James Hector

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Hector 1858.jpg

James Hector naskiĝis je 16a marto 1834 kaj mortis je 6a novembro 1907. Li estis skota geologo, naturalisto kaj kirurgo. Li partoprenis ekspedicion de Palliser kiel kirurgo kaj geologo. Li poste havis longan karieron kiel ŝtatoficisto sciencisto en Nov-Zelando kaj dum tiu periodo dominis la tiulandajn sciencajn instituciojn tiel, kiel neniu alia.

Li estis studento en la Edinburgh Academy (Edinburga Akademio). Je la aĝo 14 li komencis karieron fariĝi aktuario en la oficejo de la patro. Li fariĝis studento pri medicino de la Universitato de Edinburgo kaj ricevis diplomon en 1856.

Ekspedicio de Palliser[redakti | redakti fonton]

Mallonge post la ricevo de diplomo pri medicino Hector ricevis postenon kiel geologo por la Ekspedicio de Palliser sub la komando de John Palliser. Rekomendis lin Sir Roderick Murchison, kiu estis la ĉefo de la British Geological Survey (Brita Geologia Esplorinstituto), La celo de tiu ekspedicio al Brita Nordameriko (nun Kanado) estis elserĉi novajn vojojn por fervojoj por la Kanada Pacifika Fervojo kaj por kolekti novajn plantajn speciojn.

En 1858, dum la ekspedicio de Palliser esploris montan pasejon apud la kontinenta divido de la Rokaj Montoj, unu el la ŝarĝoĉevaloj de Hector falis en riveron. Dum oni tiris ĝin el la akvo, lia ĉevalo ekkuregis, kaj dum Hector ĉasis ĝin, ĝi kikis lin kaj senkonsciigis lin. Hector poste skribis en la taglibro: "Provante rekapti la propran ĉevalon, kiu forvagis dum ni okupiĝis pri tiu en la akvo, ĝi kikis min ĉe la brusto". Liaj kunuloj, kredante ke li estis morta, fosis tombon por li kaj pretigis por enterigi lin. Kiam li rekonsciiĝis, oni nuligis la enterigon. La pasejo kaj apuda rivero poste nomiĝis Pasejo de Kikanta Ĉevalo kaj Rivero de Kikanta Ĉevalo respektive.[1]

La legendo de la Kikanta Ĉevalo estas firme establita en popola kanada historio. Tamen, kiel notis Irene Spry, kiu studis la ekspedicion, "ĝi enkorpigas ne ĉiam precizajn rememorojn de Hector pri la Ekspedicio".[2] La sola membro de la ekspedicio kiu postvivis post Hector kaj kiu povis verigi tion, kiu fakte okazis, estis Metis Peter Erasmus. Ties versio, verŝajne pli reala, estis: "La doktoro estis kike senkonscigita. Ni ĉiuj saltis de la ĉevaloj kaj rapidis al li, sed niaj provoj helpi lin rekonsciiĝi ne efikis. Tiam ni portis lin al la ombro de grandaj ĉiamverdaj arboj dum ni starigis tendojn. Ni havis gravan problemon. Se Nimrod ne sukcesos pri ĉasaĵo nia situacio ŝajnos senespera. Unu viro restis por rigardi la senkonscian doktoron. La resto de ni laŭvice provis kapti trutojn kiujn ni vidis en la klara monta akvo de la rivero. Devas esti ke doktoro Hector estis senkonscia por almenaŭ du horoj kiam Sutherland kriegis al ni reveni. Li estis nun konscia sed doloregis. Li petis siajn ekipaĵojn kaj direktis min prepari medikamenton por plimildigi la doloron. Mi petis lin subskribi dokumenton dirante la faktojn pri la akcidento, por gardi kontraŭ la ebleco ke lia malsano fariĝus grava. Li volonte konsentis ke estis ĝuste fari tion".[3] Hector estis ambicia viro kiu deziris distingiĝi en kanada historio kiel la viro kiu malkovris la vojon de la nacia fervojo.

Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

Post lia reveno al Britio post la ekspedicio de Palliser, Hector denove ricevis pagatan sciencan postenon per la helpo de Roderick Murchison. En 1862 li alvenis en Dunedin en Nov-Zelando por plenumi trijaran geologian esploradon de Otago. Hector vojaĝis tra la sudo de Sudinsulo por taksi ĝiajn eblojn por setlado kaj por registri la situon de utilaj mineraloj. Li ankaŭ kunmetis stabon da ĉirkaŭ ses viroj por helpi pri diversaj taskoj, ekzemple kolekti fosiliojn, kemia analizado, kaj botanika kaj zoologia taksonomio.

En 1865 la registaro dungis Hector por fondi la New Zealand Geological Survey (Geologian Esplorinstituton de Nov-Zelando), kaj li translokiĝis al Wellington por direkti la konstruadon de la Colonial Museum (Kolonia Muzeo), la domo de la esplorinstituto. Kiel la ĉefa sciencisto de la registaro, Hector konsilis al politikistoj pri aferoj plejdiversaj, ekzemple eksportado de lano al Japanio, kaj plibonigo de fadenofabrikado el nov-zelanda formio. Lian politikan influon substrekis lia edziĝo en 1868 al Maria Georgiana Monro, filino de la prezidanto de la House of Representatives (ĉambro de reprezentantoj).

Hector refondis kaj direktis la plej eminentan sciencan societon de la kolonio, la New Zealand Institute (Nov-Zelandan Instituton), por 35 jaroj, kaj ek de 1885 li estis Kanceliero de la Universitato de Nov-Zelando. Li regis preskaŭ ĉiun aspekton de ŝtatfinancita scienco. Li havis intimajn kaj, foje akrajn rilatojn kun aliaj sciencistoj, precipe Julius von Haast. Je la fino de lia kariero, oni kritikis ke li malsukcesis akiri maoriajn artaĵojn por la Kolonia Muzeo kaj ke li nesufiĉe defendis siajn ministeriojn kontraŭ la monreduktoj faritaj de la registaro de la Liberala Partio. En 1902, ekzemple, la etnografo Elsdon Best skribis al Augustus Hamilton, la direktonto de la Kolonia Muzeo, ke Hector devus esti eligita el lia posteno kaj ke oni devus "anstataŭigi lin per vivanta viro".

Hector emiritiĝis en 1903 post kvar jardekoj ĉe la centro de organizata scienco en Nov-Zelando. Li mortis en Lower Hutt, Nov-Zelando en 1907.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La epoko en kiu vivis Hector estis ekscita por biologoj, kiuj volis registri specojn de plantoj kaj bestoj ne antaŭe dokumentitaj. Hector ĉefe verkis pri marbestoj, precipe mamuloj kaj fiŝoj, sed ankaŭ kraboj kaj maraj fosilioj. En 1866 Hector akiris specimenon de rara malgranda baleno kun beko. Li sendis ĝin al John Gray ĉe la Brita Muzeo, kiu nomis ĝin Mesoplodon hectori. Li studis indiĝenan korefenon kiun Pierre-Joseph Benedon nomis pro Hector en 1881. Hector skribis ke ĝi estis la plej multe nombra korefeno en NZ, sed en 2009 restas malmultaj kaj ĝi oficiale estas "minacata".

Hector studis dinornojn (genro Dinornis), kaj kiviojn (genro Apteryx), kaj pri la geologia kaj biologia historio de NZ kaj ties ĉirkaŭaj maroj. En 1880 li legis la libron The Origin of Species de Charles Darwin, kaj akceptis ĝian logikan klarigon de la vivuloj de la mondo.

Dum esplorado de Otago, Hector ankaŭ kolektis plantajn specimenojn. En 1872 Hector detale priskribis la nov-zelandan formion (Phormiun tenax) kaj kiel pretigi ĝiajn fibrojn por komerca uzado.

En 1891 Hector resumis ĉiujn sciencajn agadojn en NZ tiutempe. Li maltrankviliĝis ke nitrogenon kaj fosforon oni eksportis en agrikulturaj produktaĵoj. Li argumentis ke por bilanci la konton, necesas importi tiujn elementojn kiel sterkon.[4]

Botanika Ĝardeno en Wellington[redakti | redakti fonton]

La registaro komisiis al Hector direkti novan Botanikan Ĝardenon de Wellington en 1874. Hector direktis ĝin dum 27 jaroj. La tiama registaro deziris ke la ĝardeno helpu pri ekonomia evoluigo. Hector komencis importi semojn kaj plantojn, provplantis ilin kaj distribuis ilin tra Nov-Zelando. Li celis ankaŭ instrui pri botaniko kaj evoluigi la forstan industrion. Li sciis pri la foruzado de indiĝenaj arboj kaj esploris la eblecojn de importitaj koniferoj. Pinoj ( Kalifornia pino ) fariĝis la plej populara por forstoj kaj oni ankoraŭ kreskigas ilin nuntempe. Hector interŝanĝis plantojn kun aliaj botanikaj ĝardenoj en britaj landoj, ĉefe kun Kew Gardens en Britio.

En 1891 la registaro donis la ĝardenon al la urbo Wellington kaj ĉesis financi ĝin. La Botanika Ĝardeno de Wellington fariĝis kaj restas populara distriĝa parko. Ŝildo sur la enireja pordego memorigas pri Hector. La James Hector Pinetum (pinoĝardeno) kaj la James Hector Lookout (belvidejo) nomiĝas memore al Hector.[4]

Normigi la horaron[redakti | redakti fonton]

En tiu epoko hormezurado estis nur proksimuma afero kaj oni uzis diversajn primitivajn sistemojn. La horo estis loka afero, difinita laŭ la momento ĉiutage kiam la suno estis ĉe ĝia plej alta punkto ĉe tiu loko. Tial ĉiu loko havis la propran horon, ĉar la suno estis plej alta je malsama momento kaj ĉar horoloĝoj estis neprecizaj. Post la starigo de telegrafa sistemo oni volis ke la telgrafistoj ĉe ĉiuj stacioj deĵoru dum la samaj horoj. Parlamento decidis starigi unu horan normon por la tuta lando, kaj fariĝis la unua lando en la mondo fari tion. Sed okazis debato pri la demando: kies normo estu uzata por la tuta lando? Oni petis al Hector, kaj li rekomendis ke la meridiano 172,5 gradoj oriente estu la normo por Nov-Zelanda Meza Horaro, je 11,5 horoj antaŭ GMT. Ĉar ĝi estas proksimume la geografia mezo de Nov-Zelando. Por tiu celo Hector konstruigis observejon en Wellington por mezuri la pozicion de la suno kaj steloj.[4]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Oni elektis lin fratulo de la Reĝa Societo de NZ en 1866. En 1874 li ricevis la Lyell-medalon de la Geologia Societo de Londono, Britio. Oni komisiis lin C.M.G. en 1875 kaj K.C.M.G. (kavaliro) en 1887.[5]

Pli ol kvindek plantaj kaj bestaj grupoj, vivantaj kaj fosiliaj, estas nomitaj pro Hector. Pro ŝanĝoj en la sistemo de taksonomio, kelkaj fariĝis nevalidaj. En 2008 restis validaj kvardek specioj kaj unu genro (Hectorella). La plej konataj estas la korefeno de Hector (Cephalorhynchus hectori), unu el la Cetacoj, kaj la orkideo Prasophyllum hectori.[4]

Historiaj notoj[redakti | redakti fonton]

Dominion Museum (Kolonia Muzeo) transformiĝis eventuale al Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa (Muzeo de Nov-Zelando).

New Zealand Geological Survey transformiĝis en 1992 al Institute of Geological and Nuclear Sciences.

New Zealand Institute fariĝis Royal Society of New Zealand.

University of New Zealand (Universitato de Nov-Zelando) estis la sola universitato en la lando kun diversaj regionaj kolegioj, ĝis 1961, kiam ĝi disiĝis en diversajn sendependajn universitatojn.

Nova leĝo en 1941 ŝanĝis la horloĝan normon en Nov-Zelando al 12 horoj antaŭ GMT.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shaughnessy Bishop-Stall, Canadian Geographic, Jan/Feb 2008, p. 24
  2. Spry, I.M. 1968. The Papers of the Palliser Expedition 1857-1860. Introduction and notes by Irene M. Spry. The Champlain Society. Toronto. 694 p. & xix.
  3. Erasmus, Peter. 1976. Buffalo Days and Nights. as told to Henry Thompson. Glenbow-Alberta Institute, Calgary, Alberta. 343 p.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Simon Nathan kaj Mary Varnam (redaktistoj), 2008 The Amazing World of James Hector (la mirinda mondo de James Hector), Awa Science, Wellington
  5. HECTOR, Sir James. Alirita 2009-05-30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]