James Maitland, 8-a grafo de Lauderdale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Maitland, 8-a grafo de Lauderdale

James Maitland, 8-a grafo de Lauderdale (26-an de januaro 1759 - 10-an de septembro 1839 Thirlestane Castle en Berwickshire) estis brita politikisto kaj ekonomika sciencisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

James Maitland estis la plej maljuna filo de James Maitland, 7-a grafo de Lauderdale. Li studis en la Universitato de Edinburgo kaj en Universitato de Glasgow juron. Oni elektis lin en 1780 al House of Commons de Unuiĝinta Brita Reĝlando. Post kiam li heredis en 1789 titolon de sia patro, oni elektis lin en la Domo de Lordoj. Maitland apogis la ideojn de la franca revolucio kaj tiutempe restadis en Parizo. Portempe, li estis persona amiko de Jean-Paul Marat.

Kiam la apogantoj de la konstitucia monarĥio (Whig, brita politika partio) sub gvido de Grenville en 1806 formis registaron, Maitland akiris la titolon Barono Lauderdale de Thirlestane, kiu donis al li fortan lokon en House of Lords.

Li partoprenis en 1806 en sensukcesaj interparoloj por paco kun Napoléon Bonaparte. Li poste ŝanĝis al la alia nobela partio Tory, voĉis kontraŭ elekta reformo de 1832 kaj estis ĉefo de la skotaj ĉefnobeluloj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Maitland geedziĝis en 1782 kun Eleanor Todd, sola filino kaj heredantino de Anthony Todd, sekretario en la Ĝenerala Poŝtoficejo. Ili havis naŭ gefilojn, inter ili ankaŭ James Maitland, 9-a grafo de Lauderdale, kiu heredis titolon de sia patro.

Frato de Maitland, Thomas Maitland estis membro de House of Commons, guberniestro de diversaj kolonioj en la Brita Imperio. Alia parenco estis kontraŭadmiralo Siro Frederick Lewis Maitland.

Ekonomika scienco[redakti | redakti fonton]

Maitland estis ankaŭ grava ekonomika sciencisto de sia tempo. En la verko "An inquiry into the nature and origin of public wealth" (Edinburgo, 1804), li kontraŭas la teoriojn de Adam Smith. En tio oni unuafoje skizas gravecon de la ŝtata mastrumado je la ĝenerala ekonomia situo, tiel ĝi estas rigardata kiel baza libro de kejnsianismo. La verkon forte diskutis Henry Brougham, 1-a Barono Brougham kaj Vaŭ.

Verko[redakti | redakti fonton]