James Mancham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Mancham
Persona informo
James Richard Marie Mancham
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1939 (1939-08-11)
en Viktorio
Morto 8-an de januaro 2017 (2017-01-08) (77-jaraĝa)
en Glacis
Mortis per apopleksio vd
Ŝtataneco Sejŝeloj vd
Partio Seychelles Democratic Party vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir James Richard Marie Mancham, naskita en 1939), estis registarestro kaj inter la jaroj 1976 kaj 1977 la unua prezidento de la insulara ŝtato Sejŝeloj.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Mancham studis juron en Londono kaj Parizo. En la Sejŝeloj, tiam britia kolonio, li en 1964 fondis la konservativisman politikan partion Seychelles Democratic Party (Sejŝela Demokratika Partio, SDP), kiu ĝajnis la unuan ĝeneralan baloton de la kolonio en 1967. Li profesie laboris kiel juristo, ĵurnalisto, verkisto kaj komercisto.

En novembro 1970 li post nova balota venko de sia partio iĝis ĉefministro de la britia kolonio, kaj tenis tiun postenon, kiam la insularo en 1975 iĝis suverena ŝtato. Pro ekonomiaj kialoj, Mancham longe rezistis al la planoj pri ŝtata sendependiĝo, sed fine tamen subtenis ilin. Por krei ekonomian bazon de la nova ŝtateto, li tre subtenis la disvolviĝon de turisma infrastrukturo.

Prezidento[redakti | redakti fonton]

La 29-an de junio 1976 li iĝis la unua prezidento de la nun suverena ŝtato. Ĉefministron li nomumis France-Albert René, la prezidanton de la landa socialisma partio Seychelles People's United Party (SPUP, "Unuiĝinta Partio de la Sejŝela Popolo", poste rebaptita Seychelles People's Progressive Front, SPPF, "Progresema Fronto de la Sejŝela Popolo"). La kunlaboro de ambaŭ politikistoj finiĝis la 5-an de junio 1977, kiam Mancham estis vojaĝinta al pinta konferenco al la interŝtata ligo Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth of Nations) en Londono, kaj dume René en puĉo deklaris la rivalon demisiinta, mem transprenante la postenon de prezidento, kiun li tenis ĝis la jaro 2004.

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

Mancham restis en ekzilo en Anglio kaj de tie oponis al sia posteulo. Kiam sekve okazis provoj de puĉoj kontraŭ René, ekzemple la 25-an de novembro 1981 partoprene de dungitaj soldatoj plejparte el Sudafriko kaj Zimbabvo, la amaskomunikiloj menciis la nomon de James Mancham, kvankam lia ekzakta rolo en la puĉoprovoj restis neklara.

Kadre de la ĝenerala demokratiigo de la afrikaj ŝtatoj, France-Albert René en 1991 rezignis pri plua insisto pri unu-partia politika sistemo, kaj en 1992 James Mancham revenis el la ekzilo en Britio. La unua plur-partia prezidenta baloto post 1974 okazis en julio 1993. France-Albert René per 59,5 % de la voĉoj venkis kontraŭ James Mancham, kiu ricevis 36,72 % de la voĉoj. Kvin jarojn pli poste, René en la prezidenta baloto de marto 1998 atingis 66,67 % de la voĉoj antaŭ Wavel Ramkalawan de la "Sejŝela Nacia Partio" (Seychelles National Party, SNP) je 19,53 % kaj Mancham je 13,8 %. La socialisma partio SPPF per 30 de la 34 parlamentaj seĝoj restis la domina nacia partio. En 2001 James Mancham rezignis pri kandidatiĝo. Pro la ekesto de novaj politikaj partioj li perdis sian signifon kiel gvidanto de la politika opozicio en la lando.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • James R. Mancham, War on America: Seen from the Indian Ocean ("Milito je Usono: Vidite de la Hinda Oceano"), Paragon House Publishers 2002. ISBN 1557788154 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]