James McIlroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James MCILROY, aŭ plennome James Archibald MCILROY (naskiĝis la 11-an de marto 1879 kaj mortis la 30-an de julio 1968) estis brita kirurgo kaj membro de la Imperia Transantarkta Ekspedicio (1914-1916) de Ernest Shackleton. Li naskiĝis en Ulster (Irlando).

Post sia diplomitiĝo en la Birmingham University, James McIlroy estis nedaŭre kirurgo de la malsanulejo Queen Elizabeth en Birmingham. Li sekve pasis plurajn jarojn kiel kuracisto en Egiptio, Japanio kaj kiel ŝipkirurgo sur krozadŝipoj en la regiono de Hindio.

McIlroy estis grave vundita dum la Unua mondmilito en Ypres. En 1921, li aniĝis al alia entrepreno de Shackleton, la ekspedicio Shackleton-Rowett, okaze de kiu mortis la fama esploristo.

Dum la Dua mondmilito, McIlroy oficis sur la ŝipo S.S. Oronsay. Li mortis en Surrey, Anglio, en 1968.