James Tobin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Tobin
Nobel-premiito
Persona informo
James Tobin
Naskiĝo 5-an de marto 1918 (1918-03-05)
en Champaign
Morto 11-an de marto 2002 (2002-03-11) (84-jaraĝa)
en New Haven
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Champaign vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • University Laboratory High School • Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • statistikisto • profesoromilitisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Joseph Schumpeter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Tobin (* 5-a de marto 1918 en Champaign en usona ŝtato Ilinojo, † 11-a de marto 2002) estis usona ekonomikisto.

Trarigardo[redakti | redakti fonton]

Li studis kaj doktoriĝis en Universitato Harvard, estis ano en la ekonomia konsila grupo de prezidento John F. Kennedy kaj instruis dum jardekoj en Universitato Yale en New Haven, Konetikuto.

Tobin iĝis tutmonde konata pro sia propono, ke oni impostu la devizokomercon kaj la prenitan monon oni transdonu tra Monda Banko al evoluantaj landoj. Tiu monpostulo, nomata ankaŭ "Tobin-imposto" estis surprenita, tre populara ĉe la kontraŭglobalismo (vidu ATTAC). Estante ano de libera komerco, Tobin poste akre kritikis sian pli fruan ideon sen tamen rezigni sian impostan proponon.

La nomon de Tobin portas en branĉo de la kapitalmarketa teorio la t.n. Tobin-separado samkiel Tobin-a Q. En 1981 ricevis Tobin la Nobelpremion pri ekonomiko[1] pro sia portfolia teorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]