James Tobin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James Tobin (* 5-a de marto 1918 en Champaign en usona ŝtato Ilinojo, † 11-a de marto 2002) estis usona ekonomikisto.

Trarigardo

Li studis kaj doktoriĝis en Universitato Harvard, estis ano en la ekonomia konsila grupo de prezidento John F. Kennedy kaj instruis dum jardekoj en Universitato Yale en New Haven, Konetikuto.

Tobin iĝis tutmonde konata pro sia propono, ke oni impostu la devizokomercon kaj la prenitan monon oni transdonu tra Monda Banko al evoluantaj landoj. Tiu monpostulo, nomata ankaŭ "Tobin-imposto" estis surprenita, tre populara ĉe la kontraŭglobalismo (vidu attac). Tobin poste akre kritikis sian pli fruan ideon.

La nomon de Tobin portas en branĉo de la kapitalmarketa teorio la t.n. Tobin-separado samkiel Tobin-a Q. En 1981 ricevis Tobin la Nobelpremion pri ekonomiko pro sia portfolia teorio.