James Vernon Scotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el James V. Scotti)
James Vernon Scotti
Persona informo
NomoJames Vernon Scotti
Dato de naskiĝo1960
NaskiĝlokoBandon, en Oregono
Aĝo64
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

James Vernon Scotti (, kromnomita Jim SCOTTI, ; naskiĝis en 1960 en Bandon, en Oregono) estas usona astronomo

Li lernis en la Woodway Senior High en Edmonds (Vaŝingtonio) kaj fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en astronomio en la Universitato de Arizono en Tucson en 1983. De tiam li laboras en la projekto Spacewatch, unu el la tri planoj pri serĉo de la apud-teraj objektoj. Li malvolvis la unuan programaron de aŭtomata eltrovo de asteroidoj por tiu projekto en 1984.

La temoj de siaj esploroj estas la deveno de la kometoj kaj asteroidoj, la terproksimiĝantaj objektoj kaj la ekstera sunsistemo.

Li malkovris multenombrajn asteroidojn, el kiuj terrenkontaj asteroidojn kiel (35396) 1997 XF11, pri kio amaskomunikiloj multe parolis kiam krudaj orbitaj kalkuloj lasis kredi je ebla alfrapo sur Teron en 2028. Pli precizaj kalkuloj permesis forpeli tiun eblecon.

Li malkovris la jupiteran sateliton Kaliron preskaŭ hazarde; konfuzinte ĝin kun asteroido.

Li retrovis pli da 60 kometojn[1] de 1985. (Pro la suna vento kaj elĵeto da gasoj, la kometoj ne sekvas ekzaktajn orbitojn kaj estas malfacile retroveblaj kiam ili revenas iliajn periheliojn). Li konfirmis la malkovron de la kometo Shoemaker-Levy 9 kiu alfrapis Jupiteron en julion 1994. Li malkovris periodajn kometojn, inter kiuj 202P/Scotti kaj P/2000 Y3 (provizora nomo : la kometo estis observita en nur unu perihelio)

La asteroido 3594 Scotti ricevis lian nomon[2].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]