Jamie Lee Curtis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamie Lee Curtis (2010)

Jamie Lee CURTIS (22-an de novembro 1958 en Los Angeles, Kalifornio, Usono) estas usona aktorino, verkistino de infanaj libroj.

Biografio

Ŝiaj gepatroj estas la fama aktoro Tony Curtis kaj Janet Leigh. Ŝiaj gepatroj divorcis en 1962, ŝia patrino reedziĝis al Robert Brandt. Ŝi havas unu pli agan fratinon Kelly Curtis (same aktorino) kaj multajn duongefratojn el pli postaj geedziĝoj de la patro: Alexandra, Allegra, Ben, kaj Nicholas Curtis, kiu lasta mortis en 1994 pro trodozigo de narkotaĵo.

Ŝia unua rolo estis en epizodo de Columbo: La superinteligenta murdisto, kiel kelnerino. La debuta filma rolo estis en 1978 en filmo Halloween - Nokto de la timego kiel Laurie Strode. En la 1980-aj jaroj, ŝi aktoris en diversaj hororfilmoj, poste en krimfilmoj kaj humurfilmoj.

Privata vivo

Ŝi geedziĝis en 1984 kun Christopher Guest, barono de Haden-Guest. Ili havas du adoptitajn infanojn, krom tio Jamie estas baptopatrino de Jake Gyllenhaal.

Filmoj

  • 1977 — Columbo (The Bye-Bye Sky-High I.Q. Murder Case)
  • 1978 — Halloween
  • 1980 — The Fog
  • 1980 — Prom Night
  • 1980 — Terror Train
  • 1981 — Roadgames
  • 1981 — Halloween II
  • 1983 — Trading Places
  • 1984 — Love Letters
  • 1984 — Grandview, U.S.A.
  • 1985 — Perfect
  • 1985 — Amazing Grace and Chuck
  • 1986 — As Summers Die
  • 1988 — Dominick and Eugene
  • 1988 — A Fish Called Wanda
  • 1990 — Blue Steel
  • 1991 — Queens Logic
  • 1991 — My Girl
  • 1992 — Forever Young
  • 1994 — My Girl 2
  • 1994 — Mother’s Boys
  • 1994 — True Lies
  • 1995 — The Heidi Chronicles
  • 1996 — House Arrest
  • 1997 — Fierce Creatures
  • 1998 — Halloween H20: 20 Years Later
  • 1999 — Virus
  • 2000 - Drowning Mona
  • 2001 — The Tailor of Panama
  • 2002 — Halloween: Resurrection
  • 2003 — Freaky Friday
  • 2004 — Christmas with the Kranks
  • 2005 — The Kid & I
  • 2008 — Beverly Hills Chihuahua