Janĉĵou
El Vikipedio
Yangzhou (ĉine: 扬州市, 揚州市, Yángzhōu Shì) estas metropolo en la provinco Jiangsu de la Popolrespubliko de Ĉinio. Ĝi situas ĉe la rivero Jangzio kaj havas areon de 6.634 km² kaj 531.182 loĝantojn (nur la urbo).
Yangzhou situas ĉ. 70 km de Nankingo kaj estis iam grava loko por la salkomerco. Pro sia situo tuj ĉe la Granda Kanalo de Ĉinio ĝi iĝis riĉa kaj potenca komercurbo dum la Mezepoko, kiu perdis sian rolon, kiam konstruiĝis fervojo en Ĉinio. Laŭdire Marko Polo vivis tie dum kelkaj jaroj kiel urbestro.
Ĝemelurboj [redakti]
Atsugi, Japanio (1984)
Jeju, Sud-Koreio
Kent, Usono
Vaughan, Kanado
Rimini, Italio
Razgrad, Bulgario
Bree Belgio
Karatsu, Japanio
Porirua, Nov-Zelando
Colchester, Anglio
Breda, Nederlando
Balaŝiĥa, Rusio
Yangon, Mianmaro
Herzliya, Israelo
Westport, Usono
Vidu ankaŭ [redakti]
Koordinatoj: 32° 23´ N, 119° 26´ O