Jan Šlechta ze Všehrd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Šlechta z Všehrd
Kostelec nad Labem, urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn.
Kostelec nad Labem, urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de januaro 1466
en Blevice, nuna urboparto de Lidice
Morto 29-a de aŭgusto 1525
en Kostelec nad Labem
Alma mater Universitato de Prago
Profesio
Okupo filozofodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano ŜLEĤTA (1466-1525) estis ĉeĥa humanisto, filozofo kaj diplomato. Li studis en la Universitato de Prago, kie Gregorio de Prago (1440-1511) estis lia profesoro kaj li ricevis sian bakalaŭrecon en 1484. Li apartenis al la nukleo da humanistoj kiuj vizitadis la humanisman societon, fondita de Konrado Seltis (1459-1508), la "Sodalitas Litterarum Hungaria" aŭ Hungara Beletra Societo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis dudekjara, li eniris serve de Vladislao la 2-a Jogajlido (1456-1516) kiel sekretario kaj reĝa kanceliero. Kiel katoliko li estis akra kontraŭulo de la ordeno Unueco de fratoj kaj kiel parolflua oratoro, li plurfoje estis komparita al Cicerono. En la kortego de Buda, li apartenis al la rondo de la humanistoj tiel kiel Bohuslavo Lobkovic de Hasenŝtejno (1461-1510), Aŭgusteno de Moravio (1467-1513), Konrado Celtis (1459-1508), Stanislav Thurzo (1470-1540) kaj Ĝirolamo Balbi (1450-1535).

En 1504, li lasis la kortegon por ekloĝi en siaj propraĵoj. Li ŝatadis literaturon kaj havis grandan bibliotekon kiu estas vendita post lia morto. El lia verkaro restar nur fagmentoj el liaj poemoj aŭ parto de lia korespondaĵo kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536), Řehoř Hrubý z Jelení (1460-1514)[1], patro de Sigismund Gelenius (1497-1554), kaj Viktorin Kornel ze Všehrd (1460-1520). Lia plej grava filozofia verko: Mikrokosmo, perdiĝis. En tiu libro, laŭ informo de Marsilio Ficino (1433-1499), li asertas ke la eta homa mondo estas kreita tute analoga al la granda mondo de Dio. Lia tombo lokiĝas en la Preĝejo de Sankta Marteno, en Kostelec nad Labem. La helenisto Václav Písescky[2] (1482-1511) estis mentoro de liaj filoj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mikrokosmus, platona verko pri la du naturoj de homo, spirita kaj fizika 1490
  • Oratio De Beneficiis Parentum Et Modis Referendae Gratiae, Ladislaus Leonhardus, Burianus Sslechta, Johan-Henricus Alstedius, Andreas Ambrosius, Johannes-Jacobus Hermannus, Adamus Leonhardus, Johannes Theodorus, 1612
  • De saecularibus liberalium artium in Bohemia et Moravia fatis commentarius ..., 1788, Faustinus Prochaska
  • Dva listáře humanistické : I. Dra Racka Doubravského, II. M. Václava Píseckého, s doplňkem listáře Jana Šlechtý ze Všehrd. Vydal Joseph Truhlář, ..., Racek Doubravski, Václav Písecký (Šlechta de Všehrd.), 1897, Jan Slechta

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Osobnosti.cz
  2. Václav Písescky. Arkivita el la originalo je 2015-02-19. Alirita 2015-02-18.