Jan Adriaanszoon Leeghwater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Busto de Jan Adriaanszoon Leeghwater antaŭ la "Heerenhuis" (sinjordomo) en Middenbeemster

Jan Adriaanszoon LEEGHWATER (De Rijp, 1575 - Amsterdamo, 1650) estis nederlanda muelejokonstruisto kaj hidraŭlikisto. Li elpensis la supremoveblan oleomuelejon kaj estis engaĝita ĉe diversaj polderoj. Krom tio li faris horloĝojn kaj kariljonojn por la amsterdama Zuiderkerk (Sudakirko) kaj Westerkerk (Okcidentakirko).

Leeghwater naskiĝis kiel filo de la ĉarpentisto Adriaan Symonszoon. Li havis du pliaĝajn fratojn; Symon kaj Adriaan. Li akiris la ĉefkontrolon pri la polderpumpejoj kiuj estis uzataj dum la sekigado de la Beemster en 1612. Kune sub lia gvidado en Noord-Holland inter 1607 kaj 1643 diversaj lagetoj estis sekigitaj: Heerhugowaard (1625), Purmer (1622), Schermer (1635), Starnmeer kaj De Wormer (1626). Dum la Sieĝo de 's-Hertogenbosch en 1629 li estis gvidanto dum la sekigado de la marĉoj ĉirkaŭ la de la hispanaj trupoj sieĝata urbo 's-Hertogenbosch. En la eksterlando li estis konsilanto dum la sekigado de marĉoj apud Bordozo (1628) kaj Metz (1630). En 1633 en Ŝlesvigo-Holstinio li estis engaĝita ĉe la fermdigo en la Bottschlotter Tief en la ĉirkaŭaĵo de Dagebüll. (Loke tiu fermdigo estas nomata Holländerdeich (Holandanodigo).)

En 1641 Leeghwater publikigis sian Haarlemmermeer-libron. Per tio li estis unu el la unuaj kiuj pledis por sekigo de la danĝere kreskanta Haarlemmermeer, ankaŭ nomata Akvolupo. Nur en 1852 tio estis realigita. Unu el la tri grandaj drenmaŝinoj kiuj estis uzataj portas lian nomon. Tiu drenmaŝino Leeghwater, je la suda flanko de la Haarlemmermeer, ankoraŭ estas uzata.