Jan Blahoslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Blahoslav
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1523 (1523-02-20)
en Přerov
Morto 24-an de novembro 1571 (1571-11-24) (48-jaraĝa)
en Moravský Krumlov
Lingvoj ĉeĥa
Familio
Frat(in)o Martin Abdon
Okupo
Okupo verkistolingvistopastrotradukistokomponisto • tradukisto de Biblio • poeto • muzika teoriisto • historiisto
vdr

Jan BLAHOSLAV (naskiĝis la 20-an de februaro 1523 en Přerov; mortis la 24-an de novembro 1571 en Moravský Krumlov) estis ĉeĥa humanisma protestantisma teologo, historiisto kaj verkisto.

Li estis episkopo de la fratara eklezio. Dum siaj eksterlandaj studoj li konatiĝis kun Martin Luther kaj Filip Melanchton kaj aliaj tiutempaj gravuloj. Interne de sia eklezio li batalis kontraŭ la opinio, ke pia homo ne bezonas klerecon. Lia traduko de la Nova testamento fariĝis parto de Biblio de Kralice, ĉeĥlingva traduko de Biblio, plenumita de pluraj teologoj tiutempaj, kiu pro siaj kvalitoj fariĝis normo de ĉeĥa literatura lingvaĵo kaj estis bazo ankaŭ por la kodifita lingvo nuntempa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O původu jednoty (Pri la origino de la fratara eklezio, 1547)
  • Summa quaedam brevissima ... de Fratrum origine et actis (Konciza suma raporto pri la origino kaj agado de la frataro, 1556)
  • Spis o zraku, jak člověk zrakem, to jest viděním a hleděním, sobě nebo jiným škoditi může (Verko pri la vidkapablo, kiel oni povas per sia vidkapablo, nome per vidado kaj rigardado, malutili al si mem aŭ al aliaj, 1550)
  • Sepsání o rozdíle jednoty bratrské od luteránské (Verko pri la diferenco inter la eklezioj fratara kaj luterana, 1558)
  • Anvolimator - O rotě milovné (Anvolimator - Pri amado, 1558)
  • Vitia concionatarum, to jest Vady kazatelů (Vitia concionatarum, t.e. Eraroj de predikantoj, 1570-1571)
  • Naučení mládencům v službě Kristu a církvi jeho se oddávajícím v jednotě bratrské (Instruo al junuloj en servo al Kristo kaj lia eklezio en fratara unuiĝo, 1568)
  • Filipika proti misomúzům (Filipiko kontraŭ misomusoj = Opono kontraŭ rifuzantoj de klereco, 1567)
  • Gramatika česká (Gramatiko ĉeĥa, 1571)
  • Musica, to jest Knížka zpěvákům náležité zprávy v sobě zavírající (Muziko, t.e. Libro al kantantoj instruon enhavanta, 1559-1559 - unua ĉeĥlingva teorio de la muziko)
  • Naučení potřebná těm, kteříž písně skládati chtějí (Instruoj bezonataj por tiuj, kiuj volas komponi kantojn, 1569)