Jan Dismas Zelenka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jan Dismas Zelenka (* 1679 en Launowitz (Louňovice pod Blaníkem) en Bohemio; † 23-a de decembro 1745 en Dresdeno) estis baroka komponisto Bohemdevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte kiel filo de orgenisto en Launowitz, Jan Dismas Zelenka estis edukata ĉe la Praga jezuita kolegio Clementinum. En 1709 li estis kontrabasisto en la kapelo de la grafo J.L. von Hartig en Prago kaj en 1710 li eklaboris kiel kontrabasisto ĉe la Saksia kortego en Dresdeno. La Saksa reĝo Aŭgusto la Forta financis al li studovojaĝon al Italio en la jaro 1710. Inter 1716 kaj 1719 li vojaĝis al Vieno, kie li studis ĉe Johann Joseph Fux. Samtempe li mem donis al Johann Joachim Quantz kontrapunktajn leciojn. Tiam li vojaĝis al Italio, kie li verŝajne trafis sur Antonio Lotti kaj Alessandro Scarlatti. Post lia reveno en 1719 li estis nomumata vickapelestro de la kortegokapelo (sub la kapelestro Johann David Heinichen) en 1721, en 1729 li iĝis direktoro de de la eklezimuziko kaj en 1735 li estis nomumata eklezikomponisto. Li restis, kun escepto de okazaj vojaĝoj al Prago, ĝis sia morto en la jaro 1745 en Dresdeno.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Jan Dismas Zelenka komponis ege neordinarajn kaj ne konvenciajn orkestrajn kaj voĉkantajn verkojn. Multaj el tiuj nur ekde la fino de 20-a jarcento travivas renesancon. En siaj sakralaj verkoj por la Dresdena kortego (ekde Aŭgusto la Forta pro politikaj kialoj transirinta al la katolika konfesio), speciale en la granda Lasta Sanktaj Mesoj (Missae Ultimae), li kombinas parte arkaikajn komponteknikojn kun la plej modernaj esprimrimedoj siatempaj al alte esprimpovaj kreaĵoj.

En siaj instrumentaj komponaĵoj Zelenka trovas samkiel siaj famaj posteuloj Bedřich Smetana kaj Antonín Dvořák la tipan "popolan sonon". Tamen la kelkfoje specifikado kiel "Ĉeĥa Vivaldi" parte ŝajnas troiga, parte ne adekvata. En la verkaro de Zelenka vidiĝas paralelecoj al aliaj pro siaj konfesioj el Bohemio forpelitaj ekzilantoj kiel Johann Joseph Fux (16601741), Heinrich Ignaz Franz Biber (16441704) el Wartenberg, Andreas Hammerschmidt (16121675) el BrüxGottfried Finger el Olmütz (Olomouc).

La ĉambromuzikaj verkoj de Zelenka laŭ instrumentigo estas nespecifaj, kiel ankaŭ la malfrua verkaro de Johann Sebastian Bach (16851750), kiu dum sia Lepsika epoko same aktivis por la Dresdena kortego. Krome Jan Dismas Zelenka povas reekpreni riĉan, ofte ja anoniman, Ĉeĥan tradicion. Kiel Ĉeĥaj komponistoj antaŭ Zelenka nomendas Adam Václav Michna z Otradovic aŭ Pavel Josef Vejvanovski.

Zelenka dankas sian remalkovriĝon en Ĉeĥio precipe al la muziksciencisto kaj flutisto Milan Munclinger. En 1959 li registrigis kune kun sia ensemblo Ars Rediviva por la firmao Supraphon unu el la ĉambrosonatoj (jam prezentita tamen en 1958 kadre de laArs rediviva-koncertociklo). En 1964 sekvis la sondiskaj registradoj de pluaj triosonatoj, orkestroverkoj kaj en 1969 de la Lamentationes Jeremiae Prophetae (solistoj: Theo Altmeyer, Karel Berman, Nedda Casei; Ars rediviva direktita de Milan Munclinger), same por Supraphon.

Ekde meze de la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento oni pli kaj pli aprezas la inventoriĉecon kaj la virtuozecon de la verkaro de Zelenka, kiu konsiderinde malproksimiĝas de la disvastiĝintaj stiloj de la 18-a jarcento. Gravan parton al la remalkovro de la verkoj de Zelenka prenis la Svisa hobojisto Heinz Holliger, kiu en 1972 direktis la sondiskan registradon de la ses triosonatoj por la firmao Deutsche Grammophon kaj partoprenis en 1977 je la registrado de la orkestroverkoj (same ĉe Deutsche Grammophon). Pro la parenceco al la sonideoj de Johann Sebastian Bach oni rigardas Zelenka pli kaj pli ofte kiel ties komplemento.

Unu el la plej gravaj interpretanoj de la eklezia muziko de Zelenka estas la Marburger Bachchor, en 1966 fundita de studentoj de la universitato Marburg. Sub la direktado de p-ro Wolfram Wehnert de la altlernejo por muziko kaj teatro Hanovro la transregiona ĥoro mondskale meritis respekton pro la multnombraj unuaj prezentadoj de muziko de Zelenka inter 1978 kaj 1990, speciale de la Missa dei Patris, de la Missa votiva kaj multaj aliaj, parte unikaj komponaĵoj. Kun la muziko de Zelenka la ensemblo vojaĝis kun multaj eminenta orkestroj tra multaj eŭropaj landoj kontribuante tiel okaze de multaj festivaloj ege al la renesanco de la muziko de Zelenka.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verkojn de Zelenka kunigis kaj katalogis la muziksciencisto Wolfgang Reich en la Zelenka-Werke-Verzeichnis (ZWV).

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  • Missa Sanctae Caeciliae zwv1 en G maĵoro (1711)
  • Missa Judica me zwv2 (fragmento, 1714)
  • Missa Corporis Domini zwv3 en C maĵoro (1719 ca.)
  • Missa Sancti Spiritus zwv4 en D maĵoro (1723)
  • Missa Spei zwv5 en C maĵoro (malaperinta, 1724)
  • Missa Fidei zwv6 en C maĵoro (1725)
  • Missa Paschais zwv7 en D maĵoro (1726)
  • Missa Nativitatis Domini zwv8 en D maĵoro (1726)
  • Missa Corporis Dominici zwv9 en D maĵoro (1727 ca.)
  • Missa Charitatis zwv10 en D maĵoro (1727 ca.)
  • Missa Circumcisionis zwv11 en D maĵoro (1728)
  • Missa Divi Xaverii zwv12 en D maĵoro (1729)
  • Missa Gratias agimus tibi zwv13 en D maĵoro (1730)
  • Missa Sancti Josephi zwv14 en D maĵoro (1732 ca.)
  • Missa Eucharistica zwv15 en D maĵoro (1733)
  • Missa Purificationis zwv16 en D maĵoro (1733)
  • Missa Sanctissimae Trinitatis zwv17 en a minoro (1736)
  • Missa Votiva zwv18 en e minoro (1739)
  • Missa Dei Patris zwv19 en C maĵoro (1740)
  • Missa Dei Filii zwv20 en C maĵoro (1740 ca.)
  • Missa Omnium sanctorum zwv21 en a minoro (1741)

Aliaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2 Te Deum
  • 3 oratorioj Italaj
  • kantatoj
  • 6 sonatoj por 2 hobojoj jah fagoto
  • 5 kapriĉoj por arĉaj kaj blovaj instrumentoj
  • 108 psalmoj
  • motetoj
  • Melodrama de Sancto Venceslao sub olea pacis et palma virtutis


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

  • [1]Trio Sonata n-ro 3
  • [2] Hypocondria 1
  • [3] Missa Sanctissimae Trinitatis a moll ZWV 17]
  • [4] Missa "Gratias agimus tibi" in D; Kyrie eleison
  • [5] Sub olea pacis et palma virtutis