Jan Drda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jan DRDA (naskiĝis la 4-an de aprilo 1915 - mortis la 28-an de novembro 1970) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.

Li estas verkisto, ĉe kiu la realismo miksiĝas kun fabelaj motivoj.

Popularecon li akiris per komika romano pri minista et-urbo (Urbeto sur la manplato), kiu estis sukcese filmigita. Ankaŭ liaj fabeloj enhavas satire realismajn elementojn. Filmigitaj estis komediaj fabeloj Ludoj kun diablo, Forgesita diablo, Dařbujan kaj Pandrhola, kiuj sub vualo de fabela rakonto kritikas la homan socion per ekzemplo de vilaĝanoj. Ankaŭ ili estis sukcese filmigitaj. Severe serioza estas libro de liaj kontraŭfaŝismaj rakontoj Muta barikado, kiu estas ne nur filmigita, sed ankaŭ tradukita Esperanten de Miloš Lukáš.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Městečko na dlani (Urbeto sur la manplato, 1940)
  • Putování Petra Sedmilháře (Migrado de Petro Sepmensogulo, 1943)
  • Hrátky s čertem (Ludoj kun diablo, 1946)
  • Dalskabáty, hříšná ves aneb Zapomenutý čert (Dalskabáty, peka vilaĝo, aŭ Forgesita diablo, 1959)
  • Němá barikáda (Muta barikado, 1946)
  • České pohádky (Ĉeĥaj fabeloj, 1958)