Jan Evangelista Purkyně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Evangelista Purkyně
Persona informo
Jan Evangelista Purkyně
Naskiĝo 17-an de decembro 1787 (1787-12-17)
en Libochovice
Morto 28-an de julio 1869 (1869-07-28) (81-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj latinaĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Jan Evangelista Purkyně
Familio
Edz(in)o Julia Rudolphi vd
Infanoj Rozálie Purkyňová • Johana Purkyňová • Emanuel von Purkyně • Karel Purkyně vd
Parencoj Jiří Purkyně vd
Profesio
Okupo kuracisto • neŭrologo • fiziologo • anatomo • universitata instruisto • biologo • poeto • filozofotradukistoverkisto • natursciencisto • politikistobotanikisto vd
Laborkampo fiziologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Evangelista PURKYNĚ (naskiĝis la 17-an de decembro 1787 en Libochovice, mortis la 28-an de julio, 1869 en Prago) estis ĉeĥa natursciencisto, kuracisto kaj fiziologo.

Lia familia nomo havis unue ortografion Purkinje, kiun transprenis ankaŭ PIV 1970, dum la nova PIV 2002 jam prezentas formon Purkinjo. Universitata profesoro en Vroclavo kaj Prago. Kunfondinto de eksperimenta fiziologio, kontribuis al formulado de teorio pri ĉeloj. Kelkaj malkovroj nomitaj laŭ li (ĉeloj de Purkinjo, filamentoj de Purkinjo, efiko de Purkinjo). Li fondis fiziologiajn institutojn en Vroclavo (1839) kaj Prago (1851). Purkyně ellaboris ĉeĥan natursciencan kaj medicinan terminarojn, kuneldonadis unuan sciencan gazeton en la ĉeĥa "Krok" (Paŝo), ekde 1862 "Časopis lékařů českých" (Gazeto de kuracistoj ĉeĥaj). Lian nomon portas la Purkinjo-universitato en Ústí nad Labem, fondiĝinta en 1991. Antaŭe, inter la jaroj 1960 kaj 1990 portis la saman nomon pro politikaj kialoj la Masaryk-universitato en Brno.

Lia filo Karel Purkyně apartenas al plej grandaj ĉeĥaj pentristoj.

Alia filo Emanuel Purkyně (1831-1882), estis eminenta botanikisto, kiu okupiĝis pri ampleksa anatomia dendrologia verko, instalis en Bohemio reton de ombromezuraj stacioj, eldonadis meteorologian monatgazeton. Kiel unua rimarkis du variojn de piceo (Picea excelsia Link, var. erythrocarpa Purk, kaj chlorocarp Purk.).

Ankaŭ la nepoj, filoj de Karel, estis gravaj sciencistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.