Jan FISCHER (naskiĝis la 2-an de januaro1951 en Prago) estas ĉeha politikisto. Ekde la 8-a de majo2009 ĝis la 28-a de junio2010 li oficis kiel la ĉefministro de Ĉeĥio: Jan Fischer estas altranga politika oficisto de la ĉeĥa ŝtato kaj en aprilo 2009 estis taskigita transpreni la gvidon de la registara laboro ĝis pli fruigita nova parlamenta baloto en oktobro 2009.
Post kiam la konstitucia kortumo ne permesis tiajn plifruigitajn balotojn, li restis ĉefministro ĝis regula parlamenta baloto, kiu okazis en majo 2010. Sekve de tiu baloto stariĝis koalicio el tri konservativaj partioj, kiuj interkonsentis pri nova ĉefministro Petr Nečas.
La 8-an de majo 2009 Jan Fischer kaj lia registaro el fakuloj per konstitucia ĵuro oficiale ekoficis. Dum la fino de la unua duono de 2009 li tiel ankaŭ havis la prezidantecon de laKonsilio de la Eŭropa Unio.