Ĝermolisto de polaj esperantistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Jan Günther)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de polaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de polaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de polaj esperantistoj

Enhavo

A[redakti]

Mira Andrusiewicz[redakti]

Mira ANDRUSIEWICZ (naskiĝis 1932) estas pola esperantistino, laboras en lernejo. Ŝi verkis poemkolekton Amo, amoro, adoro (1987)

B[redakti]

Walerian Baumgart[redakti]

Walerian "Waldi" BAUMGART (naskiĝis en 1910, mortis la 18-an de aprilo 2004 en Bydgoszcz) estis pola esperantisto.

Józef Paweł Bieliński[redakti]

Józef Paweł BIELIŃSKI estis honora ano de Pola E-Asocio kaj certan tempon prezidanto de la PEA-Rondo en Bydgoszcz, mortis la 2-an de februaro 2004.

C[redakti]

Ĉ[redakti]

D[redakti]

Zbigniew Dobrzyński[redakti]

Zbigniew DOBRZYŃSKI estis aktoro de Pola Esperanto Teatro (kun Kalina Pieńkiewicz).

E[redakti]

F[redakti]

Roman Forycki[redakti]

Roman Forycki (naskiĝis en la 9-an de aŭgusto 1936 en Wilczebłota, distrikto Kościerzyna, mortis akcidente la 25-an de junio 2011 en Mostowo, apud Koszalin) - pola sacerdoto kaj esperantisto, rektoro de Superaj Animzorgaj Seminarioj en Ołtarzew (proksime al Ożarów Mazowiecki) en la jaroj 1978-1984 kaj en Ełk (1993-2002).

En 1954 eniris kiel novico palotinan ordenon en Ząbkowice Śląskie. En Ołtarzew studis filozofion (1955-57) kaj teologion (1957-61) kaj ĉe la fino iĝis presbitero. En 1965 magistriĝis pri filozofio en Katolika Universitato de Lublin. Doktoriĝis en 1972 surbaze de la disertaĵo: Problemo de deirpunkto de la teodicea argumentado pri okazinteco. Samjare ekgvidis en Ołtarzew Apostolan Instituton. En la Akademio de Katolika Teologio en Varsovio lekciis pri filozofio de religio.

Partoprenis aktive en multaj komisionoj kaj ekspertaj grupoj, precipe pri apostoleco de laikoj. Ĉi-kampe verkis ĉirkaŭ 430 diversajn publikaĵojn. La 4-an de junio 2011 celebris jubileon de sia 50-jara sacerdoteco.

Vidu ankaŭ:

G[redakti]

Jan Günther[redakti]

Jan GÜNTHER (Ginter), polo, ĝis 1906 estis militisto (kolonelo), poste industriisto. Li naskiĝis en 1862 en Litovio, kaj poste loĝis en Varsovio. Siatempe estis famaj en la rusa armeo liaj "Günteraj litoj", kiuj liveris al li multe da mono. Dum 6 jaroj (de 1908 ĝis 1914) li eldonis la revuon "Pola Esperantisto" kaj krome publikigis multajn valorajn esperantlingvajn librojn.

Inter liaj eldonaĵoj ekzemple estas:

  • Adam Mickiewicz: Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El la pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 29 p.
  • Władysław Stanisław Reymont: Ave patria, morituri te salutant... ("Saluton patrio, la mortontoj vin salutas...") / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof - Varsovio: Jan Günther, 1909. - 32 p.
  • Władysław Stanisław Reymont: El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 32 p.

Ĝ[redakti]

H[redakti]

Ĥ[redakti]

I[redakti]

J[redakti]

Ĵ[redakti]

K[redakti]

Jan Koszmaluk[redakti]

Jan KOSZMALUK (naskiĝis la 21-an de majo 1960) estas pola esperantisto vivanta en Francio. De 1987 ĝis 1991, li estis prezidanto de TEJO. Eksa edzo de Aline Boulet.

Iz. Krenicki[redakti]

D-ro Iz. KRENICKI estis kuracisto kaj esperantisto en Varsovio. Li naskiĝis la 26-an de januaro 1874 en Vilno, kaj iĝis esperantisto en 1895. Inter alie li estis kunorganizinto de E-Rondo en Vilno, membro de la Loka Monumenta Komitato en Vilno, kaj verkisto de artikploj en esperantlingvaj medicinaj revuoj.

Pawel Kulozik[redakti]

Pawel KULOZIK (naskiĝis 1912 - mortis la 7-an de junio 1976 en Katowice, Pollando) estis pola esperantisto. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la loka movado.

L[redakti]

Zofia Anna Loiseau[redakti]

Zofia Anna Loiseau estas aktiva esperantistino kiu naskiĝis la 27-an de septembro de 1942 en Pollando.

M[redakti]

Stefan Miĥolalski[redakti]

Stefan MIĤOLALSKI, polo, kuracisto kaj ĵurnalisto. Naskiĝis en 1861 en Krakovo, mortis en la 27-a de novembro 1929 en Lvovo. Redaktis dum multaj jaroj la potan revuon „Voĉon de Kuracistoj1908-11, verkis multajn profesiajn scienc-verkojn. Estis kunprezidanto de la UK en Krakovo, 1912. Citita en EdE-M

Janusz Motykiewicz[redakti]

Janusz MOTYKIEWICZ (naskiĝis 1944 - mortis 1991 en Kotla, Pollando) estis pola esperantisto kaj delegito de UEA en Kotla.

N[redakti]

O[redakti]

P[redakti]

Wlodzimierz Pfeiffer[redakti]

Wlodzimierz PFEIFFER (pfajfer), polo, libristo en Lodzo. Naskiĝis en la 25-a de septembro 1890 en Plock. Multjara UEA-delegito, fervora propagandisto.

Tadeusz Pleskaczyński[redakti]

Tadeusz PLESKACZYŃSKI (1909-1996), delegito pri arkitekturo kaj turismo de 1957, delegito de Varsovio ekde 1984, mortis la 6-an de februaro 1996.

Jan Poplawski[redakti]

Jan POPLAWSKI (naskiĝis 1903 - mortis la 9-an de oktobro en Poznań, Pollando) estis pola esperantisto kaj unu el la plej fervoraj aktivuloj en la loka Movado, forpasinta post 30-jara servo kiel UEA-delegito.

Q[redakti]

R[redakti]

Irena Radziewicz-Winnicka[redakti]

Irena RADZIEWICZ-WINNICKA (1917-2002) mortis la 7-an de oktobro 2002 en Gliwice, Pollando. E-instruistino, redaktorino, konsultanto de la Silezia Branĉo de AIS, poeto, verkisto por infanoj kaj tradukisto.

S[redakti]

Jan Silhan[redakti]

Jan SILHAN (naskiĝis 1889 - mortis la 29-an de junio 1971) estis merita aganto de pola kaj internacia blindula movadoj (kiel la prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj) kaj de la Esperanto-movado.

Józef Śliwiński[redakti]

Józef ŚLIWIŃSKI (mortis la 5-an de januaro) estis pola esperantisto, kreinto kaj longtempa prezidanto de la E-rondo en Wałbrzych (Pollando).

Roman Stopa[redakti]

Prof. d-ro Roman STOPA (1895-1995), specialisto pri afrikaj lingvoj, partopreninto de la Krakova UK (1912), kiu gvidis E-kursojn por instruistoj inter la du mondmilitoj, mortis en Krakovo la 15-an de aprilo.

Ŝ[redakti]

T[redakti]

U[redakti]

Ŭ[redakti]

V[redakti]

W[redakti]

X[redakti]

Y[redakti]

Z[redakti]

Stanisław Zausmer[redakti]

Stanisław ZAUSMER (naskiĝis en 1905; mortis la 19-an de majo 1993) estis pola esperantisto kaj pioniro de la movado en Słupsk (Pollando).