Jan Hus
| Jan Hus | |
|---|---|
| ĉeĥa religia reformisto | |
| Naskiĝo | ĉ. 1370 en Husinec, Ĉeĥio |
| Morto | 6-a de julio 1415 en Konstanco, Germanio |
| Portalo pri Homoj | |
Magistro Jan HUS (naskiĝis ĉirkaŭ 1371 en Husinec, mortis la 6-an de julio 1415) estis ĉeĥa romkatolika pastro, mezepoka religia pensulo, reformisto kaj predikisto; majstro kaj rektoro (1409-1410) de Praga universitato kaj plej supozeble aŭtoro de reformo de la ĉeĥa ortografio.
Enhavo |
[redakti] Biografio
Li studis en Praga universitato, kie en 1393 li akiris titolon bakalaŭro kaj en 1396 estis al li atribuita titolo "Majstro de liberaj artoj". Nur kiel universitata profesoro en 1410 li igixs pastro kaj komencis prediki en la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj ekde 1402 en Betlehema kapelo. Li klopodis rebonigi la Eklezion, kritikis vendadon de pardon-biletoj. En 1415 li estis invitita al la Koncilio de Konstanco por defendi siajn konceptojn, sed kiel herezulo li estis ŝtiparumita. Lia morto elvokis en Bohemio la t.n. husanan movadon kaj ekeston de ĉeĥa protestantismo, kvankam Hus mem sentis sin ĉiam katoliko. Post cent jaroj, en 1517 en Germanio, Lutero protestos kontraŭ la sama korupta maluzo de pardon-biletoj kaj instigis la Reformacion.
En 1999 proklamis la papo Johano Paŭlo la 2-a, ke li bedaŭras la kruelan morton de Jan Hus kaj agnoskis lin kiel reformisto de la Eklezio.
[redakti] Verkaro
En la ĉeĥan literaturon Hus enskribiĝis per pluaj teologiaj verkoj latinlingvaj kaj ĉeĥlingvaj (Pri eklezio, Parolado pri paco, Pri simonio) kaj per reformo de la ĉeĥa ortografio (supersignoj).
Hus krome estis ankaŭ tradukinto de la Trilogus de John Wyclif, kiu influis lian penson.
[redakti] En Esperanto aperis
- HUS, Jan: Defendo de la libro pri la triunuo. el la latina trad. Gerrit Berveling. - Breda: VoKo, 1989. - 18p.
- KHUN, J. F.: Majstro Jan Hus. Kopidlno 1905.
- PATERA, Jiří: Johano Hus - ĉu ne plu herezulo? Monato 2008/n-ro 8/p.19
[redakti] Rilataj temoj
[redakti] Jan Hus en filmo
Jan Hus estis filmita en la jaro 1954 kaj aktoro, kiu enkorpigis lin, estis Zdeněk Štěpánek.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Literaturo
- FRIEDENTHAL, Richard: Jan Hus. Der Ketzer und das Jahrhundert der Revolutionskriege. 2. Auflage 1987. ISBN 3-492-10331-6
- KANTůRKOVÁ, Eva: Jan Hus. Praha: Ideál 2008. ISBN 978-80-86995-09-0
- LARANGÉ, Daniel S.: La Parole de Dieu en Bohême et Moravie. La tradition de la prédication dans l’Unité des Frères de Jan Hus à Jan Amos Comenius. Paris: L’Harmattan 2008 (Spiritualité & Religions) ISBN 978-2-296-06552-9
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Ezra Hall Gillett - The Life and Times of John Huss angle
- Daniel Larangé - Jan Hus - biografio kaj bibliografio france
- Pri Jan Hus en www.husitstvi.cz ĉeĥe
- Leteroj verkitaj de Jan Hus ĉeĥe
- Dokumenta filmo de Ĉeĥa televido pri Jan Hus ĉeĥe
- Registraĵo de la kanto de Jan Hus "Jezu Kriste, štědrý kněže" (Jesu-Kristo, malavara princo)