Jan Jacobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora geedziĝo de gesinjoroj Jan Jacobs en majo 1962.

Jan JACOBS[1] [jakops] (naskiĝis en 1885, mortis 86-jara la 23-an de oktobro 1971) estis flandra Esperantisto el Antverpeno. En 1911 dum la Universala Kongreso de 1911, li havis la privilegion paroli kun L.L. Zamenhof [2].

Laŭprofesie profesoro de lingvoj, Jan Jacobs estis prezidanto de la "Antverpena Esperanto Propaganda Komitato"; antaŭe li estis prezidanto de la iama tre aktiva grupo "La Suda Lumo", "Geinstruistoj-Esperantistoj" kaj "Flandrema Grupo Esperantista". En kunlaboro kun tri gekolegoj li verkis kurson por memlernado de Esperanto. Krom tio li faris multajn kursojn kaj paroladojn pri kaj en Esperanto. Gesinjoroj Jacobs partoprenis en dek Universalaj Kongresoj. Jan Jacobs ludis gravan rolon en la loka kaj internacia movado por bestprotektado, kaj estante la unua vicprezidanto de tiu organizaĵo, li preterlasis neniun okazon por akceli la uzadon de Esperanto en la internaciaj kunvenoj.

Jan Jacobs estis membro kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio.

Ankaŭ lia edzino, kiu mortis en 1968, estis vigla esperantistino [3].

Referencoj

  1. Heroldo de Esperanto, n-ro 9(1339) paĝo 2 - 16 majo 1962
  2. Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982 p.14
  3. Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982, p.14