Jan Jan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Jan (en la armena alfabeto: Ջան Ջան; kara kara) estas kanto de la duopo de Armenio Inga & Anuŝ Arŝakjan, kiu reprezentis Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009, okazinta en Moskvo, Rusio. La kanto estis komponita de Mane Akopjan, kun teksto de Vardan Zadojan kaj Avet Barseghjan. Ĝi restis en la 10-a pozicio, la plej malbona en la juna historio de Armenio en la Eŭrovido-Kantokonkurso.