Jan Janda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Janda (naskiĝis la 19-an de aprilo 1904 - mortis la 14-an de oktobro 1998) estis ĉeĥa esperantisto, Honora Membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Li estis esperantisto ekde 1928, unu el la fondintoj de EK Kolín kaj ĝia plurjara prezidanto. En 1935 la fonda kongreso de Esperanto-Asocio de Ĉeĥoslovaka Respubliko elektis lin kiel vickomitatanon. En la sama jaro li esperantigis flugfolion pri sia urbo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

1935. Kolín, Ĉeĥoslovaka respubliko. [Verkis] Josef Štolba. Tradukis Jan Janda. Kolín, Esperantista Klubo 1935. [2] 16, [4] p. 15 x 10,5. - Esperanto-presejo A. Pražák, Jablonné n. 0.