Jan Karafiát
El Vikipedio
| Jan Karafiát | |
|---|---|
| ĉeĥa pastro kaj verkisto | |
| Naskiĝo | 4-a de januaro 1846 en Jimramov, Moravio, Aŭstrio-Hungario |
| Morto | 31-a de januaro 1929 en Prago, Ĉeĥoslovakio |
| Portalo pri Homoj | |
Jan KARAFIÁT (naskiĝis la 4-an de januaro 1846 - mortis la 31-an de januaro 1929) estis ĉeĥa evangelia pastro, aŭtoro de unu el plej belaj libroj por infanoj.
Liaj Lampiroj estas lirika fabelo alegorie priskribanta la vivovojon de homo per ekzemplo de lampiroj, lumantaj insektoj. Lampirĉjo estas petolema knabeto, lia vivo similas al la vivo de homaj infanoj, estas edukata en pieco kaj amo de siaj gepatroj. La verko estis ofte tradukata al fremdaj lingvoj, dramigita, filmita.
[redakti] Verkoj
- Broučci (Lampiroj, 1876)
- Paměti spisovatele Broučků (Memorlibro de la aŭtoro de Lampiroj, 1919-1923)
[redakti] En Esperanto aperis
- Lampiroj (ĉapitro el la verko, Ĉeĥoslovaka antologio)
