Jan Kiepura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Kiepura
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1902 (1902-05-16)
en Sosnowiec
Morto 15-an de aŭgusto 1966 (1966-08-15) (64-jaraĝa)
en Harrison
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Frat(in)o Władysław Kiepura
Edz(in)o Martha Eggerth
Okupo
Okupo operkantisto • kantisto • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr
Marta Eggerth & Jan Kiepura (1954)

Jan Wiktor Kiepura (naskiĝis la 16-an de majo 1902 en Sosnowiec, mortis la 15-an de aŭgusto 1966 en Harrison apud Novjorko) – pola kantisto (tenoro) kaj aktoro juddevena. Lia edzino estis Martha Eggerth.

Li ĝuis plej verŝajne la plej grandan internacian famon inter polaj kantistoj de la intermilita periodo. Surpaŝis scenejojn de la plej ĉefaj teatroj de la mondo, koncertaj spektejoj kaj aktoris en filmoj. Kontraŭ perlaborita mono konstruis en Krynica-Zdrój vilaon "Patria", kostantan tri milionoj da usonaj dolaroj – la filmado-loko fine de la 30-aj jaroj. De 1967 ĉiujare en Krynica-Zdrój okazas Eŭropa Festivalo je la nomo de Jan Kiepura (pli frue: Festivalo de Arioj kaj Kantoj je la nomo de Jan Kiepura). Li rolis en 12 muzikaj filmoj, polaj kaj eksterlandaj, kiel O czym się nie myśli (Pri kio oni ne pensas, 1926), Neapol, śpiewające miasto (Napolo, kantanta urbo; 1930), Zdobyć cię muszę (Mi devas vin konkeri; 1933).

La privata sekretario de li estis la aŭstro Marcel Prawy.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Józef Kański: Mistrzowie sceny operowej (Majstroj de la opera scenejo). PWM Edition 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]