Jan Klemens Branicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Klemens Branicki

Jan Klemens BRANICKI (naskiĝis la 21-an de septembro 1689 en Tykocin aŭ en Bjalistoko, mortis la 9-an de oktobro 1771 en Bjalistoko) - granda krona glavisto[1] kaj krona kampohetmano (1735-1752); granda kronhetmano (1752), krakova kastelestro, krakova vojevodo ekde 1746, unu el la plej gravaj aristokratoj en la 18-jarcenta Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Li estis posedanto de 12 urboj, 257 vilaĝoj kaj 17 palacoj kaj la lasta vira reprezentanto de sia parto de la Branicki-familio.

Li estis sola filo de podlaĥia vojevodo Stefan Mikołaj Branicki kaj Katerina de Sapieha. Per la dua nomo, Klemens, li nomis sin poste, anstataŭ la baptonomo Kazimiro, ĉar du personajn nomojn Jan Klemens havis ĉiuj plej eminentaj antaŭuloj en lia familio. Gepatroj planis, ke li estos militisto.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. granda krona glavisto estis kortega oficisto kiu starante ĉe maldekstra flanko de reĝo portadis glavon, simbolon de reĝa militista potenco, kun klingo turnita supren. Dum funebro la klingon li turnadis malsupren kaj sur la prenilon metis kandelon. Se la reĝo estis la lasta en sia dinastio, tiam la glavisto rompis la glavon antaŭ funebra altaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]