Jan Kochanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Kochanowski

Jan Kochanowski (naskiĝis la 6-an de junio 1530 en Sycyna Północna ĉirkaŭ Zwoleń, mortis la 22-an de septembro 1584 en Lublin) – granda pola poeto de la Renesanco. Opiniata kiel la plej genia pola poeto kaj unu el plej bone edukitaj Eŭropanoj. Li estas opiniata ankaŭ kiel plej genia poeto en la Renesanco kune kun Dante Alighieri. En Pollando oni parolas pri li kiel pri "patro de la pola poezio" kaj "poeto de la ekzisto". Kiel filozofo li estis eklektisto epikurece-stoika. Li estis religia, tamen probable li fariĝis herezulo.

Li devenis de pola nobela familio Kochanowscy de la blazono Korwin. Li estis filo de juĝisto- Piotr Kochanowski kaj Anna Białaczkowska (blazono Odrowąż). En 1544 jaro li komencis studi en Jagiellona Universitato en Krakovo, poste ankaŭ studis en Germanio, en Universitato de Albertino en Królewiec, en Universitato en Padovo (kie li renkontis ekzemple Francesco Robortelo, Łukasz Górnicki, Andrzej Trzecieski kaj Andrzej Patrycy Nidecki. Laŭ edukado Kochanowski do estis humanisto kaj lingvisto kaj literaturisto. Jam en Italio Kochanowski komencis skribi malgrandajn poemojn en la latina. Li skribis ankaŭ tie sian unuan kanto,(XXV numero en volumo de ĉiuj "Kantoj")- "Kion Vi volas de ni, ho Sinjoro, por viaj grandaj donacoj" ("Czego chcesz od nas Panie, za Twe hojne dary"). Post la periodo de Królewiec, Kochanowski veturis al Francio, kie li renkontis Pierre de Ronsard kaj estis en Germanujo. Enfine li revenis al Pollando.

Jan Kochanowski en Czarnolas

En sia lando li estis en bienoj de Tarnowscy, Tęczyńscy kaj de episkopo de Krakovo, Filip Padniewski. Danke al Piotr Myszkowski, podkanclerzy koronny (reĝa subkanceliero), Kochanowski estiĝis reĝa sekretario. Li ricevis ankaŭ paroĥon de Poznań kaj Zwoleń. Li servis al la reĝo dum sejmoj (pola parlamento) kaj okupiĝis pri politiko;- ĝi estas eĉ videbla en liaj poemoj. Li servis ankaŭ dum la batalo inter Rzeczpospolita (Republiko de Pollando kaj Litovio, Ambaŭ Nacioj) kaj Rusio. Post la morto de Zygmunt II August li volis apogi Henryk Walezy por la reĝeco. Post la eskapo de la reĝo al Francio, Kochanowski lasis la politikon. Poste nur li apogis Stefano Báthory kiel reĝkandidaton.

En 1574 li hejmiĝis en Czarnolas en bieno Czarny Las (Nigra Arbaro). En 1575 li edziĝis kun Dorota Podlowska, blazono Janina. Li havis kun ŝi tri filinojn. Li vivis milde en silenta bieno kun ĉiuj luksoj de nobela vilaĝano. En 1575 li partoprenis en sejmo elektanta (parlamento kiu elektas reĝon) apogante Maksimiliano la 2-a. En tiu tempo Kochanowski skribis Replikon de grekaj delegitoj ("Odprawa posłów greckich"), unu el la plej gravaj filozofiaj kaj teatraj verkoj en Pollando. Kochanowski kritikis tie la demokration. Poste Kochanowski kreis Psalmaron de Davido ("Psałterz Dawidów"). Poste Mikołaj Gomółka komponis muzikon al tiu "Psalmaro". La poeto pruvas tie sian egan vortprovizon; li estas eĉ opiniata unu el la plej grandaj lingvistoj de la Renesanco. La Psalmaro ne estis tute traduko de la biblia Psalmaro, tamen ĝi estis ĝia parafrazo. Kochanowski tie esprimas sian grandan artismon parafrazante la tekston religian, - kiu estas bela pro Dio. Dio ricevas en la Psalmaro de Kochanowski la karakteron de granda amanto.

Jan Kochanowski super kadavro de Urszulka - Jan Matejko

Post la morto de sia frato, Kochanowski komencis skribi ne laŭrenesance. En la poezio de la Renesanco oni admiras la mondon en ĉia ĝia diverseco kaj preĝante dankas al Dio, kiu estas granda amanto. Simile skribis Pico della Mirandola. Post la morto de sia filino Urszulka, Kochanowski malsaniĝis je depresio. Sian grandan doloron li esprimis en Trenoj (Treny - kantoj funebraj). Lia depresio kondukis lin eĉ al herezo. Li eĉ kritikas sian filozofion -stoikismon- kiel la filozofion, kiu mensogis al li. La aro de ĉiuj Trenoj estas ĉia noto de lia granda doloro, en kiu malkaŝiĝas liaj duboj pri la ekzistado de Dio, pri lia bono, pri la senco de la ekzistado kaj pri la senco de la amo. En 1584, la jaro de la unua eldono de Trenoj, Kochanowski mortis en Czarnolas.

Treno Dekunua
Folaĵo virt'!- diris Brutuso rigidita...
Folaĵ', kiu vidus, per ĝi mond' plenigita!
Kiam, kiun pieco de ĝi savigadis?
Kiun la boneco de malbonaĵo savis?(...)

Multaj poetoj poste agnoskis lin kiel herezulon. Lia poezio tamen neniam estis forgesita pro ĝia supera beleco. Poste Wacław Potocki, pola poeto, estos unu el la grandaj defendantoj de la aŭtoritato de Kochanowski. Hodiaŭ Kochanowski estas ofte agnoskata kiel plej genia pola poeto kune kun Mikołaj Sęp-Szarzyński, Ignacy Krasicki, Adam Mickiewicz, Cyprian Norwid, Bolesław Leśmian kaj Czesław Miłosz. Sian admiron al Kochanowski esprimis ankaŭ Kálmán Kalocsay, la klasika esperantlingva poeto.

Vidu ankaŭ