Jan Kupecký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Kupecký
Jan Kupecký, propra protreto
Jan Kupecký, propra protreto
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1667 (1667-04-03)
en Pezinok
Morto 16-an de julio 1740 (1740-07-16) (73-jaraĝa)
en Nurenbergo
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo pentristo • portretisto
vdr

Jan Kupecký (naskiĝis en 1667 en Bösing (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando, nuntempa Pezinok en Slovakio) – mortis en 1740 en Nurnbergo) estis ĉeĥdevena-hungaria baroka pentristo, precipe portretisto. Li agis plejparte en Italio, Hungara reĝlando, Vieno kaj Nurnbergo.

Li apartenas al la plej elstaraj reprezentantoj de la mezeŭropa baroka arto. Liaj verkoj estas ĝis nun alte aprezataj kaj troviĝas en multaj gravaj artgalerioj, ekz. en Parizo, Romo, Milano, Vieno, Dresdeno, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Budapeŝto k.a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kupecký devenis el malriĉa teksista familio el Mladá Boleslav. Liaj gepatroj estis protestantoj, (membroj de Bohemiaj Fratoj), kiuj fuĝis al Hungara reĝlando pro religia persekutado.

De tie li foriris kiel 15jara knabo al Holíč kaj poste al Vieno, kie en 1683 – 1985 li lernis ĉe svisa pentristo Benedikt Klaus. Kiel dudekjaraĝa Kupecký foriris por studrestado al Italio. Tie li vivtenis sin kiel kopiisto kaj samtempe li perfektiĝadis en pentroarto en la roma akademio, subtenate de Matthias Füessli kaj pola princo Aleksander Benedykt Sobieski, filo de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski. En 1700 li sukcesis memstariĝi kaj estigi propran atelieron. En [1709] post 22 jaroj pasigitaj en Venecio kaj Romo li revenis al Vieno, surbaze de la invito de grafo Lichtenstein. Ofertatan postenon de kortega pentristo li fine ne akceptis kaj pro rekatolikiga premo foriris en 1733 kune kun sia familio al Nurnbergo, kiel li kreis ĝis sia morto en 1740. En Nurnbergo li estas ĝis nun entombigita, apud sia filo, mortinta en aĝo de nuraj 17 jaroj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kupecký kreis pli ol 400 bildojn, el inter kiuj multaj estas ne plu troveblaj. Valoron kaj gravecon de liaj bildoj montras ankaŭ 258 gravuraĵoj, estigitaj laŭ ili. Ĝis nuntempe restis en galerioj ĉirkaŭ nur 160 liaj bildoj.

Li pentris precipe multajn portretojn de membroj de la reĝa dinastio (ekz. Eŭgeno de Savojo, imperiestroj Karolo la 6-a kaj Francisko la 1-a Stefano), diversaj aristokratoj kaj en Karlovy Vary eĉ. de la rusa caro Petro la Granda, laŭ lia propra peto. Tiun ĉi riĉan serion kompletigas bildoj de lia familio, amikoj, propraj portretoj kaj portretoj de nekonataj personoj.

Kvankam li plejparte vivis en eksterlando, lian karakteron grave formis medio de lia naskiĝurbo, kiu ekhavis daŭran respegulon en liaj verkoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sandor Nyari: Der Porträtmaler Johann Kupetzky, sein Leben und seine Werke. Hartleben, Vieno 1889
  • Eduard Šafařik: Johann Kupezky, 1667-1740. Orbis, Prago 1928
  • Nikolai Jelenew: Peter der Große und Johann Kupetzky. Prago 1942
  • František Dvořak: Kupecky, der große Porträtmaler des Barock. Artia, Prago 1956
  • Johann Kupezy (1666-1740), ein Meister des Barockporträts. Ausstellungskatalog. Aachen: Suermond Museum, 2001