Jan Matejko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Matejko
Memportreto de Jan Matejko
Naskiĝo 24-an de junio 1838 (1838-06-24)
en Respubliko Krakovo
Morto 1-an de novembro 1893 (1893-11-01) (55-jaraĝa)
en Krakovo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Nacieco polo
Sukcesis kiel pentristo
vdr

Jan Matejko (naskiĝis la 28-an de julio 1838 en Krakovo, mortis la 1-an de novembro 1893 en Krakovo) - la plej fama pola pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj. Li estas la aŭtoro de pentraĵoj kiuj inter alie prezentas polajn reĝojn, batalon de Grunwald kaj la plej faman polan bufonon, Stańczyk.

Deveno kaj infanaĝo

Liaj geavoj estis ĉeĥaj kamparanoj de la loko Rudnice. Lia patro Franciszek naskiĝinta en Hradec Králové venis al Galicio. Li estis guvernisto kaj instruisto de muziko. Komence li laboris ĉe familio Wodzicki en Kościelniki kaj poste venis al Krakovo. Tie li edziĝis kun Katarzyna Rosenberg, devenanta de riĉa germana familio.

Jan estis la naŭa el dek unu gefiloj kiujn havis gesinjoroj Matejko. Ekde sia junulaĝo Jan estis tre talenta je arto. Ĝi estis lia ununura talento, ĉar li neniam eklernis fremdajn lingvojn kaj eĉ li malflue parolis la polan.

Pentrado kaj historio

En 1848 Jan Matejko travivis la aŭstran bombardadon de Krakovo kaj la Januaran Ribelon en kiu li ne povis partopreni pro malsano (tamen li helpis ĝin finance kaj transportis militilojn). Pro naciaj malvenkoj li ĉesis sian inklinon (pentradon pri religio) kaj dediĉis sin al pentrado pri historio.

Matejko en siaj pentraĵoj ofte uzis personojn ne estintajn en tiuj lokoj (ekz. Hugo Kołłątaj kaj generalo Wodzicki en la Batalo de Racławice).

Privata vivo

En 1864 Matejko edziĝis kun Teodora de Giebułtowski Matejko. Ili havis kvin gefilojn: Beata, Helena, Tadeo, Georgo kaj Regina, kiu forpasis mallongan tempon poste. La edzino estis inspiro al pentraĵoj, ekz. la Batalo de Racławice.

Ĝis la morto li estis bone konata tiel en Pollando kiel en la tuta mondo. Oni omaĝis lin per multaj premioj, ia. dum ekspozicioj en Parizo.

Li ekkverelis kun urbestraro de Krakovo (pro tio, ke kontraŭ protestoj oni detruis mezepokan klostron kaj anstataŭis ĝin per la Urba Teatro) kaj ne konsentis sian entombigon ĉe Skałka. Finfine oni enterigis Jan Matejko en Rakowicki Tombejo en Krakovo.

Famaj pentraĵoj de Matejko

Batalo de Grunwald
Prusa Omaĝo
Aprobo de Konstitucio de la 3-a de Majo
Pendigo de la Sonorilo de Sigismundo
Rejtan
Stefano Batory ĉe Psków
Lublina Unio
Nikolao Koperniko
Prediko de pastro Piotr Skarga
Stańczyk en la festo de reĝino Bona Sforza