Jan Mędrkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan Medrkiewicz)
Jan Mędrkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1888 (1888-11-12)
Morto 9-an de aprilo 1937 (1937-04-09) (48-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Subskribo Jan Mędrkiewicz
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Mędrkiewicz kun siaj Esperanto-lernantoj, policistoj en Krakovo

Jan Mędrkiewicz (naskiĝis la 12-an de novembro 1888 en Sławinek (nun kvartalo de Lublin), mortis la 9-an de aprilo 1937 samloke) - pola kuracisto, pioniro de Esperanto, diplomito de Jagelona Universitato, prezidanto de lublina filio de Pola Esperanto-Asocio.

Esperantistiĝis en 1906, kiel gimnaziano aliĝis al Varsovia Societo de Esperantistoj, iniciatinto de unua pollingva lernolibro de Esperanto, kunorganizanto de unua kunveno de pola Esperanto-junularo en Kazimierz Dolny en 1907, fondinto kaj postmilite prezidanto de Pola Esperanto-Societo en Lublin, kie kunlaboris kun Czesław Pruski, en Krakovo gvidis kurson de Esperanto por policanoj antaŭ UK 1912, vicprezidanto de Pollanda Esperanto Delegitaro, kunlaboranta kun profesoro Odo Bujwid, organizinto de Esperantista Scienc-Politika Sekcio en Lodzo.

(...)

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Jan Mędrkiewicz Esperantologia Rondo en Lublin la 12-an de novembro 1988 en profesora salono de la Biblioteko de Katolika Universitato de Lublin organizis historian sesion, kiun inaŭguris mag. Maciej Stanisław Zięba, D-ro Jan Mędrkiewicz - forgesita pioniro kaj teoriulo de la Esperanto-Movado kaj mag. Adam Winiarz (historiisto) lekciis pri Intelekta vivo de Lublin en la intermilita periodo. Rememorojn pri sia patro prezentis la filo Jerzy, teatra aktoro, kune kun antaŭmilita esperantisto el Lublin, inĝeniero Tadeusz Pleskaczyński, sekretario de Seniora Sekcio de PEA. Zofia Banet-Fornalowa diris pri esperantaj valoroj al kiuj kuracisto Jan Mędrkiewicz dediĉis sian vivon. Sur unu el etaĝoj oni malfermis ekspozicion "D-ro Jan Mędrkiewicz (12.11.1888 - 9.04.1937) - eminenta esperantisto el Lublin" kaj la akompanan pri pastro-esperantisto Franciszek Tokarz. En la loka tombejo estis metita florkrono ĉe la tombo al Jan Mędrkiewicz. Krom tio Esperantologia Rondo ricevis la nomon de Jan Mędrkiewicz kaj Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo ĉe la Asocio de Polaj Studentoj la nomon de filozofo-orientalisto Franciszek Tokarz. Partoprenantoj de la solena sesio vizitis biendomon, kie naskiĝis Jan Mędrkiewicz (la nuna kortegeto al Tadeusz Kościuszko). La sesio okazis kunlabore kun d-ro Czesław Biedulski, prizorginto de la Esperanto-biblioteko troviĝanta surloke.

Artikoloj pri Jan Mędrkiewicz aperis en "Heroldo de Esperanto" redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj "Informator Archiwum Esperanckiego" (Informilo de Esperanto-Arkivo) redaktita de Krzysztof Śliwiński, arkivisto de PEA. En Historia Muzeo de Lublin, filio de la regiona muzeo en la Kastelo de Lublin, okazis ekspozicio dediĉita al regionaj esperantistoj (kune kun Edmond Privat por omaĝi lian 100-an naskiĝdatrevenon, kun partopreno de Claude Gacond kaj Tomasz Chmielik).

Notaĵo laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

EdE-M

Jan MEDRKIEWICZ (mendrkieviĉ), polo, d-ro med., ĉefkuracisto ĉe asekurkaso de malsanuloj. Nask. 12 nov. 1888 en Lublin. Eltrovis, fotografis kaj precize priskribis bakteriojn de brasika fermentacio. E-istiĝis en sesa klaso ĉe gimnazio de Chrzanovki en Warszawa en 1906. En la sepa klaso organizis kurson por 40 lernantoj, kiun gvidis A. Grabowski. Sekvan kurson en la gimnazio gvidis li mem. Somere en 1907 organizis unuan kongreson de P E-istoj en Kazimierz, kiun partoprenis ĉ. 40 personoj. Prez. de PEA en Lublin, 1924-29. Gvidanto de Lodza ES de 1929. En 1930 organizis en Lodzo E-istan Scienc-politikan Sekcion, por agi en registaraj kaj diplomataj rondoj por deviga instruado de E. En 1914 publikigis sciencan verketon kun E resumo. Artikoloj en diversaj gazetoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Jozefo Golec, Słownik biograficzny esperantystów polskich (Biografia vortaro de polaj esperantistoj), Cieszyn 2010, p. 139-141