Jan Milíč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Milíč
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1325 (1325-01-01)
en Kroměříž
Morto 29-an de junio 1374 (1374-06-29) (49-jaraĝa)
en Avignon
Tombo Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Lingvoj ĉeĥalatina
Okupo
Okupo verkistopredikisto • teologo
vdr

Jan MILÍČ el Kroměříž (mortis la 1-an de aŭgusto 1374) estis Praga reformacia predikisto, antaŭinto de Jan Hus.

Laŭ ekzemplo de la ŝatata Praga predikisto Konrad Waldhauser, mortinta en 1369, Jan Milíč rezignis pri ĉiuj ekleziaj rangoj kaj pensioj (li estis kanoniko en Kroměříž kaj ankaŭ kanoniko de la Praga katedralo de Sankta Vito ) kaj en malriĉeco dediĉis sin al la rolo de popola predikisto, strebanta reformi la eklezian kaj ĝenerale kristanan vivon. Liaj predikoj en la preĝejo de Sankta Egidio (ĉeĥe: Jiljí) atingis grandan popularecon ĉe la popolo, sed koleron de almozulaj ordenoj, kiuj akuzis lin ĉe la papo. Li foriris al Avignon, tie sin senkulpigis, sed ankaŭ tie mortis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Abortivus (Abortito)
  • Gratiae Dei (Graco de Dio)
  • Libellus de Antichristo (Libro pri Antikristo)

Konserviĝis ankaŭ liaj ĉeĥlingvaj kaj germanlingvaj preĝoj, atestantaj lian poezian talenton.

Li estas opiniata patro de ĉeĥa reformacio.