Jan Neruda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan NERUDA)
Jan Neruda
Portreto de Jan Neruda
Portreto de Jan Neruda
Persona informo
Jan Neruda
Naskonomo Jan Nepomuk Neruda
Naskiĝo 9-an de julio 1834
en Ĉeĥa reĝlando, Prago
Morto 22-an de aŭgusto 1891
en Ĉeĥa reĝlando, Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Nacieco ĉeĥa
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj germanaĉeĥafranca vd
Ŝtataneco Ĉeĥa reĝlando
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Anna Holinová, Karolína Světlá
Profesio
Alia nomo Janko Hovora vd
Okupo ĵurnalisto, verkisto, poeto, kritikisto
Laborkampo Ĉeĥlingva literaturoĵurnalismoliteraturodramoliteratura kritiko • theatre criticism • traduko vd
Verkado
Literatura movado Majanoj
Verkoj Povídky malostranské, Zpěvy páteční
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan NERUDA (naskiĝis la 9-an de julio 1834 en Prago; mortis la 22-an de aŭgusto 1891 en Prago) estis unu el la plej grandaj poetoj kaj realista verkisto ĉeĥaj.

Li estis redaktoro de la ĵurnalo Národní listy. Multon li verkadis, precipe felietonojn por sia ĵurnalo, mallongajn rakontojn kaj felietonojn pri siaj tiam grandaj vojaĝoj. Sed lia ĉefa signifo estas en poezio.

Jan Neruda

Lia forto estis, ke li sciis kunigi en si la hejman tradicion de la popolkantoj kun la kulturo de la eŭropa okcidento. En la pli junaj versoj estas sufiĉe da kruda naturalismo, sed maljuniĝante li mirinde puriĝas kaj sublimiĝas: en la aĝo, kiam la ceteraj mallaŭtiĝas, trovas Neruda sin mem kiel poeto. Ĉe la fino de lia viraĝo naskiĝas lia poeziplena, kerna liriko de unika valoro. En liaj "Simplaj motivaj" parolas pri si maljunulo sobre kaj honteme, serĉante kaj trovante por la subjektiva sento esprimon ĝeneralan kaj necesan. Li vidas kaj trovas sin laŭ la vidmaniero de la homaro, t. e. kiel tipo. Bazaj kaj tipaj estas la sentoj kaj sintenoj, kiujn li donas el si mem kaj ofte ankaŭ tipe esprimas ilin, iam pere de neforgeseblaj analogioj el la naturo. (František Xaver Šalda)

Ankaŭ patriotajn sentojn li sukcesis esprimi iam per versoj, kiuj longe konservos sian vivan efikon.

Jan Neruda restis fraŭlo ĝis sia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Hřbitovní kvítí (Tombejaj floroj, 1858) – unua poemaro, pesimisma)
  • Knihy veršů (Libroj de versoj, 1867)
  • Písně kosmické (Kosmaj kantoj, 1878)
  • Balady a romance (Baladoj kaj romancoj, 18781883)
  • Prosté motivy (Simplaj motivoj, 1883)
  • Zpěvy páteční (Vendredaj kantoj, 1896)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Arabesky (Arabeskoj, 1864)
  • Různí lidé (Diversaj homoj)
  • Trhani (Ĉifonuloj, romano pri fervojistoj)
  • Pražské obrázky (Pragaj bildoj)
  • Pařížské obrázky (Parizaj bildoj)
  • Povídky malostranské (Rakontoj de Malá Strana - Malgranda Kvartalo, 1878) proza ĉefverko de Neruda)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Ženich z hladu (Fianĉo pro malsato, 1859)
  • Prodaná láska (Vendita amo, 1859)
  • Merenda nestřídmých (Festeno de malsobruloj, 1860)
  • Francesca di Rimini (1860 laŭ Dante)
  • Žena miluje srdnatost (Virino amas kuraĝon, 1863)
  • Já to nejsem (Ĝi ne estas mi, 1863)

Felietonoj[redakti | redakti fonton]

  • Žerty, hravé i dravé (Ŝercoj, ludemaj kaj sovaĝaj)
  • Různí lidé (Diversaj homoj)
  • Studie krátké a kratší (Studaĵoj kurtaj kaj ankoraŭ pli kurtaj)
  • Menší cesty (Nelongaj vojaĝoj)
  • Obrazy z ciziny (Bildoj el eksterlando)

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

  • Obrazy ze života (Bildoj el la vivo)
  • Rodinná kronika (Familia kroniko)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Sultano (tr. Mirko, Revuo Internacia, I/1903, p. 144-149)
  • Tri reĝoj (tr. Š+M+K, Časopis českých esperantistů, 1907, p. 133-135)
  • Vampiro (tr. Mi, Časopis českých esperantistů, 1907, p. 135-138)
  • Jano Idioto (tr. Voĉo, Časopis českých esperantistů, III/1909, p. 23-26)
  • Kien ĝin doni? (tr. J. Vostatek, Bohema esperantisto 1909, p. 164-168)
  • Pri la sonoriloj de Loreta (tr. H. K. Bouška, Lingvo Internacia, 1909, p. 11-13)
  • Kiel sinjoro Vorel fumumis sian marŝaŭman pipon (tr. H. K. Bouška, Bohema esperantisto, 1910)
  • Tago kaj Nokto (tr. Hynek Karel Bouška, Bohema esperantisto, 1911, p. 8)
  • Kiel okazis, ke Aŭstrio ne estis detruita (tr. H. K. Bouška, Bohema esperantisto, 1911, p. 75, 104, 125, 148)
  • Senviva urbo (tr. Karel Len, Esperanto, 1913, p. 333)
  • Infana balado (tr. Stanislav Schulhof, Bohemaj grenatoj, 1920)
  • Miaj samkvartalanoj (tr. Rudolf Hromada, ĉeĥoslovaka gazeto, 1921, 3-4, p. 2)
  • Kien ĝin meti? (tr. Miloš Lukáš, Esperanto, 1921, p. 47-48)
  • Al la patrineto (tr. Rudolf Fridrich, Legu kaj parolu, 1925, p. 36)
  • Biografioj de sanktuloj (tr. Miloš Lukáš, Progreso 1926, p. 19)
  • Montara balado (tr. Miloš Lukáš, Progreso 1929, p. 66)
  • La kruco (tr. Josef Kožený, La Progreso 1930, p. 18-19)
  • Li estis sentaŭgulo (B. Hoffmannová, La Progreso, 1932, p. 50-54)
  • Al la patrineto; Nia horloĝo; Montara balado; Preĝo; Konsolo; Konsento (tradukis Miloš Lukáš); Li estis fripono! (tradukis Jaroslav Hladký). En: Ĉeĥoslovaka Antologio, Budapest: Literatura Mondo, 1935.
  • Nur plue! plue! (tr. T. Pumpr, Ligilo 1938/ p. 65; Ligilo 1939, p. 33)
  • En ĉemizo (tr. T. Pumpr, Ligilo, 1939, p. 5)
  • Adamo. La lasta juĝo. (tr. Voĉo, Esperantista 1947, p. 115)
  • Ĉeĥa balado (tr. Tomáš Pumpr, manuskripto, 1954, nun en Esperanto-muzeo Svitavy)
  • Balado pri polko (tr. Jiří Kořínek, Bulteno de EK Brno, 5/1955, p. 4)
  • Kristnaska romanco Tradukis Tomáš Pumpr. En: Nica Literatura Revuo, n-ro 1/2, paĝoj 69/70.
  • Maljunulo en la parko Tradukis Tomáš Pumpr. En: Norda Prismo, 1956/2, paĝo 85.
  • Helgolanda romanco Tradukis Miloš Lukáš. En: La nica literatura revuo, 1960, n-ro 5/5, paĝo 181.
  • Steloj ĉiele semiĝis (Tr. Rudolf Hromada, Intima triptiko, 1978, p. 6)
  • Kosmaj kantoj (3-5). Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Tradukis Jaroslav Mráz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]