Jan Niecisław Baudouin de Courtenay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Micislaw Baudouin de Courtenay

Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY [boduen de kurtnej] (ruse Иван Александрович Бодуэн де Куртенэ), Polo, devenanta el franca familio, universitata profesoro de Jagielona Universitato. Naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Radzymin apud Varsovio, mortis la 3-an de novembro 1929 en Varsovio. Eminenta lingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prezidanto de la Pola Asocio. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciaj malplimultoj. Varma amiko de Esperanto, multaj artikoloj en la Esperanta kaj la pola gazetaro, multaj paroladoj. Kiel vicprezidanto de la Delegacio por Alpreno de Internacia Lingvo en 1907 defendis tie Esperanton kontraŭ aliaj projektoj kaj eksiĝis el la Delegacio : “Laŭ mia opinio, la lingvo internacia de Ido tute ne ekzistas […] Mi ne vidas en Ido, komparante ĝin kun Esperanto, efektivajn plibonigojn. Esperanto originala prezentas en sia tutaĵo la stampon de neneigebla originaleco, kiun ni vane serĉus en la projekto de Ido. En multaj punktoj "Ido" estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Kiu decidiĝas rompi la unuecon de la esperantistaro entreprenas paŝon tre riskan kaj malbonkonsekvencan, sekve mi, volante eviti tiel gravan respondecon, estis devigita eksiĝi …Historio de Esperanto. Edmond Privat (p. 63 kun referenco al la fonto : "Pola Esperantisto", junio 1908).

Li laboris en la universitatoj: Kazanja (1874—1883), Jurjeva (1883—1893), krakova Jagelona (1893—1899), Peterburga (1900—1918), Varsovia (1919-1929). En rusia lingvistika tradicio li estas fama kiel fondinto de la Kazanja skolo.

Lia influo al lingvistiko estis grandega. Li atentigis, ke parolado estas la ĉefa en lingvoj, tiel altirante atenton de esplorantoj al vivaj nuntempaj lingvoj (sinkronio kontraŭ diakronio). Li (kun la frue mortinta geniulo Nikolao Kruŝevski, kiam ili ambaŭ laboris en Kazanjo) fondis sciencon pri fonemoj, fonologion, doninte bazon por la postaj sukcesoj en tiu tereno.

Post restarigo de la pola ŝtateco li translokiĝis en Pollandon kaj tie daŭrigis sian politikan agadon por la rajtoj de lingvaj minoritatoj (ĉi-foje estis jam ne la pola, sed aliaj lingvoj, inkluzive de la rusa en Pollando). En la jaro 1922 li estis la kandidato de la lingvaj minoritatoj en la Pola Parlamento dum la elektado de Pola Prezidento - malvenkis, tamen ricevante ĉirkaŭ 25 % apogon.