Jan Nowak-Jeziorański
El Vikipedio
Jan Nowak-Jeziorański, ĝuste Zdzisław Antoni Jeziorański pseŭdonomo Janek, Jan Zych (naskiĝis la 2-an de oktobro 1914 en Berlin, mortis la 20-an de januaro 2005 en Varsovio) – pola politologo, socia aganto, ĵurnalisto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero kaj misiisto de la Komandejo de Landa Armeo kaj de la Pola Registaro en Londono.
[redakti] Vivo
Naskiĝis nokte la 2-an/3-an de oktobro 1914. Zdzisław Jeziorański la plej grandajn meritojn kaj famon akiris kiel Jan Nowak. Sub tiu ĉi okupacia pseŭdonomo disvolvis dummilitan kurieran agadon kaj en la postaj jaroj uzis ĝin ankaŭ antaŭ la mikrofonoj de la Radio Libera Eŭropo. Li estis filo de Wacław (mortis en 1918), oficisto de asekura societo kaj Elżbieta Piotrowska (mortis en 1975).