Jan Olszewski
| Jan Ferdynand Olszewski | |
|
|
|
| En funkcio: la 23-a de decembro 1991 – la 5-a de junio 1992 |
|
| Antaŭulo | Jan Krzysztof Bielecki |
|---|---|
| Sekvanto | Waldemar Pawlak |
|
|
|
| Naskiĝo | la 20-an de aŭgusto 1930 en Varsovio, Pollando |
| Politika partio | Porozumienie Centrum (1990-1995) Ruch Odbudowy Polski ("movado por rekonstruo de Pollando", 1995-2001) |
| Okupo | advokato kaj politikisto |
Jan Ferdynand Olszewski (naskiĝis en 1930, advokato kaj politikisto) inter decembro 1991 kaj junio 1992 estis ĉefministro de Pollando.
Post aliaj sensukcesaj kampanjoj li en 1995 fondis propran, nacie konservativisman partion, Ruch Odbudowy Polski, ROP ("movado por rekonstruo de Pollando"), kies prezidanto li iĝis. Samjare kaj ankaŭ en 2000 li kandidatis iĝi prezidento de Pollando, sed ambaŭfoje ne sukcesis. Inter 1997 kaj 2001 li estis membro de la nacia parlamento Sejmo nome de la partio ROM, inter 2001 kaj 2002 nome de la partio Liga Polskich Rodzin, en Esperanto "Ligo de Polaj Familioj". Ekde 2006 li estas konsilisto de la pola prezidento Lech Kaczyński.
[redakti] Registaro de Jan Olszewski
En la unua libera balotado por la pola parlamento Jan Olszewski kandidatiĝas kaj elektiĝas deputito de Varsovio. La 5-an de decembro la Sejmo proponas al li postenon de ĉefministro. Sian unuan eksterlandan viziton okazigas februare 1992 en Vatikanurbo. Post sekreta aŭdienco Johano Paŭlo la 2-a transdonas al li publike bondezirojn plenumi la funkcion tiom longe kiom longa estos lia pontifiko.
La registaro de Olszewski de la komenco provas ŝanĝi direkton de la politiko, precipe en la kampo de ekonomio kaj privatigo de la nacia bieno. Komenciĝis proceso de malkomunismigo en la armeo kaj ene de internaj aferoj. Haltigo de tiel nomata sovaĝa privatigo kaj kontrolo de ŝanĝado de bienrajtoj kaŭzis malferman konflikton de la registaro kun postkomunistaj kaj liberalaj partioj en la parlamento. Maje 1992 Olszewski kontraŭstaras al transdonado de soldataj postrestaĵoj, forlasataj de rusa armeo, por internaciaj polaj-rusaj entreprenoj. Malgraŭ vetoo de la ĉefministro koncerna interkonsento estas parafita de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kio igas konflikton kun prezidento Lech Wałęsa. Por malebligi subskribon de jam parafita interkonsento la ĉefminstro transdonas la kontraŭstaron de la registaro en ĉifrita depeŝo al Moskvo en la manojn de Lech Wałęsa. Morgaŭ post reveno la prezidento voĉdonis pri mocio de demisio de la registaro. Post preskaŭ du semajnoj la registaro de Jan Olszewski estis faligita dum nokta voĉdonado de la 4-a ĝis la 5-a de junio 1992 pro plenumata de ministro Antoni Macierewicz rezolucio de la Sejmo pri malkaŝigo de konfideculoj de sekreta servo, okupiĝantaj postenojn de la plej alta regopovo. La ĉefministro samopiniis kun la ministro pri internaj aferoj, proponante kunlabore kun prezidanto de Alta Tribunalo establon de speciala, sendependa instanco por pritakso de la vereco de prezentitaj materialoj. La propono neniam estis de la sejmo pritraktita.
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Antaŭe: | ĉefministro de Pollando | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Jan Krzysztof Bielecki | 1991 ĝis 1992 | Waldemar Pawlak |
Tadeusz Mazowiecki | Jan Bielecki | Jan Olszewski | Waldemar Pawlak | Hanna Suchocka | Waldemar Pawlak | Józef Oleksy | Włodzimierz Cimoszewicz | Jerzy Buzek | Leszek Miller | Marek Belka | Kazimierz Marcinkiewicz | Jarosław Kaczyński | Donald Tusk