Jan Patočka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Patočka en 1971

Jan Patočka (naskiĝis la 1-an de junio 1907 en Turnov – mortis la 13-an de marto 1977 en Prago) estis unu el la plej elstaraj ĉeĥaj filozofoj de la 20-a jarcento, Li okupiĝis pri fenomenologio, filozofio de historio, filozofia verkaro de Komenio, Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edmund Husserl, ĉeĥa literaturo, arto kaj kulturo. Lia verkaro kaj personeco grave influis nuntempan ĉeĥan pensadon, precipe en medio de sendependaj intelektuloj kaj disidentoj de la 60-aj ĝis 80-aj jaroj. Al liaj disĉiploj apartenas i.a. lia bofilo Jan Sokol, Václav Bělohradský, Ladislav Hejdánek, Zdeněk Neubauer, Radim Palouš k.a.

Li estis unu el fondintoj kaj unu el la tri unuaj reprezentantoj de Ĉarto 77. Li mortis je postsekvoj de esplordemandado far la sekreta ŝtata polico.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1925-31 Patočka studis slavan filologion, romanikan filologion kaj filozofion en Filozofia fakultato de Universitato de Karolo. En 1928 dum sia studa restado en Parizo li unuafoje renkontiĝis kun Edmund Husserl. Ĉe li kaj ĉe Martin Heidegger poste en 1933 en Freiburg im Breisgau studis fenomenologion kaj ligis tutvivan amikecon kun la asistanto de Husserl Eugen Fink. Li partoprenis en fondo de Cercle philosophique de Prague (Praga filozofia rondeto), li fariĝis ĝia ĉeĥa sekretario kaj en 1936 habilitiĝis per verko Natura mondo kiel filozofia problemo, kiu influis ĉeĥa filozofian medion por multaj jaroj. Ekde 1937 li estis redaktoro de la gazeto Česká mysl (Ĉeĥa menso), kunorganizis prelegojn de Husserl en Prago kaj post lia morto (1938) li meritis pri savo de lia heredaĵo.

Post fermo de ĉeĥaj altlernejoj en 1939 li instruis en gimnazio kaj eldonis plurajn librojn kiel preparon por estontaj studentoj de la universitato; fine de la milito li devige laboris en la konstruejo. En 1945 li revenis al la Universitato de Karolo, ĝis 1950 li laboris en Instituto de T. G. Masaryk, poste en Pedagogia esplorinstituto, kie li pretigis la unuan eldonon de la Pansofio de Komenio. Ekde 1964 li laboris en Filozofia instituto de Ĉeĥoslovaka akademio de sciencoj, realigis prelegajn restadojn en Franco kaj Germanio, en 1968 la duan fojon revenis al la praga universitato, estis nomumita profesoro, sed en 1972 estis pensiigita. Liaj prelegoj en loĝejaj seminarioj estis signifohavaj eventoj en ĝenerale griza kultura vivo dum la t.n. normaliga periodo de la 70aj jaroj.

Li fariĝis subskribinto de Ĉarto 77 kaj unu el ĝiaj unuaj tri publikparolantoj (kune kun Václav Havel kaj Jiří Hájek). Per siaj lastaj tekstoj al Ĉarto 77 li donis al ĝi elstaran civitanan kaj moralan karakteron (en spirito de sia propra filozofio). Post renkontiĝo kun la nederlanda ministro pri eksterlandaj aferoj Max van der Stoel li estis ripete esplordemandata far sekreta ŝtata polico, post unu postulema esplordemandado li estis transportita al hospitalo kaj forpasis pro apopleksio. Lia funebra ceremonio fariĝis grava evento de la kontraŭkomunismo rezisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa parto de la ampleksa, eĉ se ofte torza verkaro de Patočka estas dediĉita al fenomenologio, en kiu li evoluigis malkovron de Husserl pri la natura mondo (Lebenswelt) de nia senpera, naiva sperto (kontraste al racieca mondo de la scienco), li klopodis kunligi heredaĵon de Husserl kaj Heidegger kaj esploris la nocion movo. La homan vivon li komprenas kiel trispecan movon: movon de ankrigiteco aŭ akcepto, movon de laboro kaj batalo, kaj movon de traboro aŭ vero. Li plu evoluigis ankaŭ la penson de Platono pri zorgo pri animo, kiu laŭ li estas la esenca kerno de la eŭropa identeco kaj unikeco. Li klopodis krei novan filozofion de historio kaj Kacířské eseje o filosofii dějin ("Herezaj eseoj pri filozofio de historio") el 1975 fariĝis lia plej konata kaj plej ofte tradukata verko. Pluaj multaj verkoj rilatas filozofian signifon de Komenio kaj filozofion de edukado, sed ankaŭ la ĉeĥa historion, literaturon, teatron kaj arton ĝenerale. Patočka estis bonega tradukisto kaj al la ĉeĥa lingvo li tradukis ekz. Fenomenologion de la spirito kaj Estetikon de Hegel , verkojn de Herder, SchellingNikolao el Kuzo, male el la ĉeĥa al la germana li tradukis la libron Boží duha ("Dia ĉielarko") de Jaroslav Durych.

Natura mondo kiel filozofia problemo[redakti | redakti fonton]

Docentiga laboraĵo (1936), en kiu Patočka plu evoluigas pensojn de la maljunaĝa Husserl. Li klopodas malkovri la originan naturan sperton de la homo pri la mondo. Manko de tiu ĉi natura sperto kondukas al perceptado de la mondo nur sub prismo de scienco, kiu tamen rezignis pri kompreno de la mondo kiel tuto, anstataŭ tio ĝi dispecetigas ĝin je multaj nesupervideblaj partaj fakoj. Tiu ĉi stato de perceptado de la mondo kondukas fine al rezigno pri la demando pri senco de la homa ekzisto en la mondo kaj pasiva sindonemo al la fatalo sen ajna signo de respondeco. La libro estas dividita je du partoj. La unua parto estas teksto el 1936 (Patočka en sia analizo de la natura mondo eliras precipe el la trancendenta fenomenologio de Husserl). La dua parto estis verkita 33 jarojn pli poste kiel ampleksa aldono al la dua eldono de tiu ĉi libro (la aŭtoro eliras en mutalj kazoj el Heidegger kaj kritikas la absolutan reflektadon de Husserl pro ĝia ekstermondeco). Ĝuste en tiu ĉi dua parto estas klarigita problemo de tri ekzistaj movoj de la homa ekzisto (kio estas fakte pli detala prilaboro de la filozofio de Martin Heidegger en lia libro Estado kaj tempo).

Negativa platonismo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi maldika skribaĵo, eĉ se verkita komence de la 1950-aj jaroj, ĝi aperis (neoficiale - kiel samizdato) nur en 1990, Patočka klopodas ŝanceligi la tradician imagon pri komprenado de metafiziko kiel imagon pri rigidaj, netempaj kaj eterne estantaj entoj, ideoj. Anstataŭ tio li strebas prezenti iaspecan "negativan metafizikon", kiu asertas, ke ideoj estas esence transcendaj, netuŝeblaj kaj precipe senobjektigantaj, ili ne havas en si pozitivan enhavon, ili estas eterna "minusa pluso", kiu transcendas ĉiun donitan enhavon. Surbaze de tiuj ĉi pensoj Patočka kritikas ĉiun pozitivan pretendon je vero kiel ekposedon de tio, kio estas por ideo esenca, kaj sekvan ekregon de la mondo, alproprigo de la vero kaj kreo de ideologio. Li asertas, ke la homo estas estaĵo libera, digna, reganta (en senco de scienco, en senco de komprenado de objektoj, de ilia priskribado kaj manipulado), sed ankaŭ humila kaj servanta al iu pli supera principo, kiu neniam montriĝas en sia tuteco. Tiel li montras homon kiel estaĵon senĉese serĉantan, kiel estaĵon de demando kaj de filozofio.

Herezaj eseoj pri filozofio de historio[redakti | redakti fonton]

Laboraĵo el 1975 rigardas filozofion de historio el vidpunkto de tri movoj de la homa ekzisto. Mateniĝon de la historio li perceptas kial travivadon de mita, memkomprenebla realaĵo, kiun pli poste ekregis logos, racio, racieco. Tiu origine signifis klopodon kompreni la homon kaj la mondon, sed ekde la 16-a jarcento ĝi rezignas pri kompreno kaj interna formigado de la homo, ĝi koncentriĝas pri la ekstera mondo, kiun krome klopodas pli regi ol kompreni. Tiu ĉi evoluo kondukis al unuflankeca disvolviĝo de tekniko kaj fine kulminis en jarcento de militoj kaj grandaj skuiĝoj. La homo do devintus sin mem kaj sian vivon ekrigardi kiel tutecan estadon, en kompleksa konekseco de ĝia senco kaj ĝia esenca rilatado al morto. Nur tiel oni povos batali kontraŭ veroj, kiujn oni trudas al ni deekstere, kaj nur tiel ni atingos la vivon en justa polis kaj ni scipovos vivi "la vivon en vero".

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

ĉeĥlingvaj originaloj[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Jan Patočka en la tombejo en praga Břevnov
  • Přirozený svět jako filosofický problém (Natura mondo kiel filozofia problemo), Prago 1936
  • Aristoteles, jeho předchůdci a dědicové (Aristotelo, liaj antaŭuloj kaj heredantoj), Prago 1963
  • O smysl dneška (Pri senco de la hodiaŭo), Prago 1969
  • Kacířské eseje o filosofii dějin (Herezaj pensoj pri filozofio de historio), Prago 1975 (Selbstverlag)
  • Negativní platonismus (Negativa platonismo), Prago 1990
  • Platón. Přednášky z antické filosofie (Platono. Prelegoj pri antikva filozofio), Prago 1991
  • Tři studie o Masarykovi (Tri studoj pri Masaryk), Prago 1991
  • Evropa a doba poevropská (Eŭropo kaj tempo postaŭropo), Prago 1992
  • Úvod do fenomenologické filosofie (Enkonduko al fenomenologia filozofio), Prago 1993
  • Tělo, společenství, jazyk, svět (Korpo, societo, lingvo, mondo). Prelegoj 1968–69, Prago 1995
  • Sebrané spisy 1-20 (Kolektita verkaroe 1-20). Oikumene, Prago (ĝis 2010 aperis 15 volumoj)
  • Věčnost a dějinnost (Eterneco kaj historieco), Prago 2007
  • Komeniologické studie I, II, III (Komeniologiaj studoj I, II III), Prago 1997 (I), 1998 (II), 2003 (III)
  • Péče o duši I, II, III (Zorgo pri animo I. II, III) Prago 1996 (I), 1999 (II), 2002 III)
  • Češi I, II (Ĉeĥoj I, II) Prago 2006 (I), 2007 (II)
  • Fenomenologické spisy I (Fenomenologiaj verkoj I), Prago 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

ĉeĥlingva[redakti | redakti fonton]

  • BLECHA, Ivan. Jan Patočka. Olomouc: Votobia, 1997 (vydáno 1998). 241 s. ISBN 80-7198-299-7.
  • DUBSKÝ, Ivan. Filosof Jan Patočka. 2. opr. vyd. Praha: OIKOYMENH, 1997. 64 s. ISBN 80-86005-37-2.
  • KOHÁK, Erazim. Jan Patočka: fiozofický životopis. H & H: Jinočany, 1993. 185 p. ISBN 80-85787-21-0.
  • KOSATÍK, Pavel. Čeští demokraté : 50 nejvýznamnějších osobností veřejného života. Mladá fronta: Praha, 2010. 280 p. ISBN 978-80-204-2307-8.

alilingva[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]