Jan Pieterszoon Sweelinck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Pieterszoon Sweelinck

Jan Pieterszoon Sweelinck [jan PITerszon SVElink] (naskiĝis 1562, mortis la 16-an de oktobro 1621) estis nederlanda komponisto, orgenisto, kaj pedagogo. Lia laborado ambaŭflankis la finon de la Renesanco kaj la ekon de la Baroka epoko.

Vivo

Li naskiĝis en Deventer kaj mortis en Amsterdamo. Li estis unu el tri gefiloj de Pieter Sywertszoon kaj Elsgen Sweling (filino de la urba kirurgiisto Johan Swelick), kiuj ĉiuj alprenis la familinomon de la patrino. En 1590 Sweelinck edziĝis kun Claesgen Puyner (?? - 2-a de januaro 1637) el Medemblik. Ili havis ses infanojn: Dirk (1591-1652), Pieter (1593 - 1670), Dyeuwer (1596-1597), Ysbrandt (ca. 1600 - 1662), Jan (circa 1602 - 1662), kaj Elsge (1602-1664). Multaj el lia familio estis muzikistoj — precipe orgenistoj — kaj oni scias ke li studis ĉe Jan Willemszoon Lossy kaj ankaŭ ĉe Zarlino, fama komponisto kaj teoriisto, en Venecio.

Sweelinck lernis orgenludadon de sia patro Pieter, kiu estis ekde 1564 ĝis sia morto en 1573 orgenisto ĉe la Oude aŭ St. Nicolaaskerk en Amsterdam. Post la morto de sia patro li ricevis instruon de Jan Willemszoon Lossy (ca. 1545-1629), urbofajfisto en Haarlem. Laŭ la germana muzikologo Johann Mattheson (18-a jarcento) Sweelinck studis en Venecio ĉe Giuseppe Zarlino. Nuntempe la plimulto de la biografiistoj certas pri tio, ke tio ĉi baziĝas sur miskompreno. Tamen Sweelinck bonege konis la muzikteoriajn instrulibrojn de Zarlino.

Jam en 1577 Sweelinck estis dungita kiel orgenisto. Ĉiukaze ekde 1580 li estis dungita ĉe la Oude Kerk [malnova preĝejo] en Amsterdamo. Post lia morto lia plej aĝa filo, Dirk, sekvis lin en tiu ĉi funkcio. La reputacio de Sweelinck estis grandega, kaj li ricevis la kromnomon de Amsterdamse Orpheus (Orfeo de Amsterdamo). Krome li anis la humanisman societon Muiderkring.

Verkoj kaj influoj

Sweelinck estis fama kiel komponisto ankaŭ malproksime de sia hejmlando. Jam dumvive multaj el siaj voĉkantaj verkoj estis presataj kaj disvastiĝis en tuta Eŭropo. Sweelinck mem neniam forlasis Nederlandon. Estas sufiĉe rimarkinde, ke dum lia vivo neniu el siaj 70 orgenverkoj estis publikita. El tuta Eŭropo, sed precipe el norda Germanio alvenis studentoj por lerni de Sweelinck la orgenludadon. Per tio li ege influis la evoluon de la orgenmuziko en norda Germanio kaj do malrekte ankaŭ Johann Sebastian Bach. Konataj disĉiploj de Sweelinck estas i.a.: Jacob Praetorius la pli juna, Heinrich Scheidemann, Samuel Scheidt, Melchior Schildt, Siefert. Pro la granda nombro de germanaj studentoj li ankaŭ ricevis la kromnomon Duitse organistenmaker [faranto de germanaj orgenistoj].

Sweelinck verkis pli ol 70 komponaĵojn por orgeno kaj/aŭ klaviceno. La plej elstaraj de tiuj ĉi estas:

En tiuj ĉi verkoj Sweelinck interligas la arto de variacio kaj la virtuozan stilon de la anglaj virginalistoj kun la itala orgenstilo de komponistoj kiel Claudio Merulo. Per tio ekestis tute aparta stilo. La fantazioj montras jam multajn signojn de la klasika fugo kaj estas rigardendaj kiel ties antaŭantoj. La uzado de eĥoj en la muziko ĉ. 1600 estis vaste populara. Sweelinck konatiĝintus kun tiu ĉi per la Venecia Skolo, kie ĝi estis utiligata de komponistoj kiel Giovanni Gabrieli. En la Oude Kerk li disponis pri orgeno el la jaro 1539 kun tri manualoj kaj pedalo, kiu ofertis abundon da eblecoj realigi tiujn ĉi efektojn. Sweelinck estas la unua komponisto, de kiu oni scias, ke li utiligis tiamaniere la eblecojn, kiujn jam enhavis la orgenojn fine de la 16-a jarcento.

La voĉkantaj verkoj de Sweelinck estas malpli progresemaj kaj ankoraŭ staras en la tradicio de la Nederlanda Skolo. Liajn ĉ. 250 ĥorverkojn oni povas klasifiki jene:

  • Kvar libroj de psalmmuzikigoj (akapela) por kvar ĝis ok voĉoj (pri la Kalvinista Ĝeneva Psalterio).
  • La Cantiones Sacrae pri tekstoj el la Romkatolika liturgio kaj gregoriaj motivoj, kun baso kontinua.
  • LaRimoj kaj Kanzonoj pri profanaj tekstoj francaj kaj italaj.
Interno de la Oude Kerk ĉ. 1700 kun la orgeno, kiun ludis Sweelinck. Gravuraĵo de Jan Goeree (1670-1731)

La orgenoj de Sweelinck

Sweelinck muzikis kaj komponis en epoko, en kiu ĝenerale oni uzis la meztonan agordon, agordo kun preskaŭ perfektaj tercioj (do sen fioscilado) en la kutimaj gamoj. Nuntempe tamen ekzistas nur malmultaj orgenoj de tiu ĉi agordo, tiel ke historia realigo de la verkoj del Sweelinck estas maloftaĵo. Multe da vitaleco de la meztona agordo perdiĝas je realigo per moderna agordmaniero, el kiu malaperis la karakterizaj diferencoj inter la gamoj.

En la tempo de Sweelinck en la Oude Kerk staris almenaŭ du orgenoj, la trimanuala granda orgeno apud la okcidenta muro konstruita inter 1539 kaj 1545 de Hans van Keulen, Hendrik en Hermann Niehoff kaj Jasper Jansz kaj dumanuala ĥororgeno konstruita en la jaroj 1544 kaj 1545 per Hendrik Niehoff kaj Jaspar Jansz.

La granda orgeno havas jenan dispozicion:

  • Hoofdwerk [ Ĉefpozitivo ]: Prestant 16', Octaaf 8'+4', Mixtuur, Scherp
  • Bovenwerk [ Supra pozitivo ]: Prestant 8', Holpijp 8', Open fluit 4', Nasard 2 2/3', Sifflet 1', Cimbel, Trompet 8', Zink 8' (discant)
  • Rugpositief [ Dorspozitivo ]: Prestant 8', Octaaf 4', Mixtuur, Scherp, Quintadena 8', Holpijp 4', Sifflet 1 1/3', Regaal 8', Baarpijp 8', Schalmij 4'
  • Pedaal [ pedalpozitivo ]: Nachthoorn 2', Trompet 8'

La ĥororgeno havas jenan dispozicion:

  • Hoofdwerk: Holpijp 8' Prestant 4', Octaaf 2', Mixtuur, Scherp, Quintadeen 8', Gemshoorn 2', Sifflet 1 1/3 ', Schalmei 4'
  • Borstwerk [brustverko]: Holpijp 4', Kromhoorn 8', Regaal 8'
  • Pedaal: Trompet 8'

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Caspar Höweler, Inleiding tot de muziekgeschiedenis, Amsterdamo 1961.
  • Flor Peeters en Maarten Albert Vente, De Orgelkunst in de Nederlanden, van de 16de tot de 18de eeuw, Antverpeno 1971.
  • G. van Ravenzwaaij en Sam Belinfante, Muzikale Ommegang, Amsterdamo z.j.: Bigot & Van Rossum.
  • Theo Willemze, Componisten Lexicon, Uitgeverij Het Spectrum, Utreĥto 1981.

Eksteraj ligiloj

greke Jan Pieterszoon Sweelinck (angle)