Jan Pospíšil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jan Pospíšil
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jan POSPÍŠIL (naskiĝis en 1954) estas ĉeĥa esperantisto kaj inĝeniero.

Li estas aktivulo de la scienc-teĥnika sekcio de ĈEA, kunfondinto kaj ekskomitatano de TEC de UEA, aktivulo pri terminologio, kunlaborinto en DLT-projekto kaj en Esperanta Bildvortaro en fakoj aviado, aviada meteorologio, aerodromoj, aviada medicino kaj aliaj fakoj rilataj al aeronaŭtiko, aviado, kosmonaŭtiko, flugado.

Por la DLT-projekto li en la 1980-aj jaroj uzis sian UEA-kodon jopo kiel pseŭdonimon: en Esperanto elparolitaj jp, do jopo.

En 1992-1993 li laboris profesie por terminologio kadre de UEA kiel direktoro de Terminologia Esperanto-Centro (la 4-a oficejo de UEA, en Ĉeĥio).