Jan Rambousek (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan RAMBOUSEK (1895-1976) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto. Li naskiĝis la 24-an de majo 1895 en Prago. Li estis lernanto de AVU (Akademio de Belartoj - ĉeĥe Akademie Výtvarných Umění) ĉe profesoro Preisler, Nechleba kaj post renverso (ekde 1915 - 1918 soldato en kampo) en speciala sekcio ĉe profesoro Švabinský. En la jaroj 1921 kaj 1922 li studis en Parizo en grafikaj sekcioj en École des Beaux Arts ĉe profesoro Waltner. Estiĝas la tuta vico da grafikaj folioj, gravuraĵoj kaj kolorigitaj litografioj. Ekde la jaro 1923 li estis asistanto de profesoro Švabinský en AVU en grafika speciala sekcio. Li havis studajn vojaĝojn tra la tuta mondo kaj li havis vicojn da ekspoziciojn en Ĉeĥio kaj eksterlande.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]