Jan Smuts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Smuts

Jan Christiaan SMUTS (naskiĝis la 14-an de majo 1870, mortis la 11-an de septembro 1950) estis sud-afrika politikisto, bura generalo kaj marŝalo de la brita imperio. Li fariĝis sinsekve ministro pri defendo, pri internaj aferoj, pri financoj, pri justico kaj denove pri defendo. Li sekve iĝis la ĉefministro de Sud-Afriko inter 1919 kaj 1924, kaj denove inter 1939 kaj 1948.

Statuo de Jan Smuts

Smuts apartenis al la imperia kabineto de Winston Churchill dum la Dua mondmilito, kaj estis unu el la fondintoj de la Ligo de Nacioj en 1920. Li ankaŭ kunlaboris al la kreado de la Unuiĝintaj Nacioj en 1945, kaj estis la precipa redaktanto de la antaŭparolo de la UN-ĉarto.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara