Jan Strönne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Strönne
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1912 (1912-01-06)
Morto 7-an de marto 2000 (2000-03-07) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jan STRÖNNE (naskiĝis la 6-an de januaro 1912, mortis la 7-an de marto 2000 en Malmö, Svedio) estis sveda esperantisto, Honora Membro de UEA ekde 1991.

Profesie bankoficisto, li lernis Esperanton en 1932, gvidante tuj post sia propra komenca kurso ties daŭrigon. Poste, ĝis la 90-aj jaroj, li instruis en pli ol 60 diversnivelaj Ekursoj. Li baldaŭ iĝis prezidanto de la Esperanto-societo de Malmö (1935–1951 kaj 1974–1980). Ekde 1938 li kunaranĝis danajn-svedajn Esperanto-tagojn, kiuj plu okazadis ankaŭ dummilite, alterne en la du landoj. En 1943 li aranĝis Someran Universitaton kaj aperigis la libron 50 jarojn kun Paul Nylén.

En 1948 Strönne funkciis kiel LKK-prezidanto de la 33-a UK en Malmö. Ses fojojn li organizis, inter 1953 kaj 1972, signifajn prelegsemajnojn en Frostavallen, kie lanĉiĝis en 1956 la informada Principaro de Frostavallen. En 1948 li iĝis prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio por ne malpli ol 30 jaroj, kaj honora SEF-prezidanto en 1978. Sub lia gvido, SEF donis modelan kontribuon al UEA, i.a. pri la peticio al UN en 1965, kaj estis la unua ricevanto de Trofeo Fyne pro landa agado en 1975.

UEA-membro ekde 1937, Strönne servis tri jardekojn kiel komitatano (1951–1980) kaj 55 jarojn kiel delegito (precipe pri informado). En siaj lastaj jaroj, li debatis kontraŭ interlingvaistoj kaj publikigis artikolon en 1990 pri ambaŭ lingvoj en sveda gazetaro.

Fotoj[redakti | redakti fonton]