Jan Vislicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Vislicki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1485 (1485-01-01)
en Belorusio
Morto 30-an de novembro 1519 (1519-11-30) (34-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo poeto vd
Verkado
Verkoj Q26712707 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Vislicki (beloruse, en cirila alfabeto Ян Вісліцкі, latine Joannis Vislicensis, naskiĝis inter 1485 kaj 1490, mortis en 1520), estis mezepoka verkisto kaj latinlingva poeto. Li devenis el nenobela familio. Jan Vislicki finis la Jagelonan universitaton en Krakovo (1506), kaj poste laboris tie kiel magistro (1510-1512).

Ĉefa verko estas la poemo "Prusia milito" (1516). Li verkis same versajn "Odo al reĝo Sigizmundo", "Elegio al Dipatrino Mario Virgulino", "Epigramo kontraŭ enviulo".

Jan Vislicki estas konsiderata kiel unu el fondintoj de belorusa literaturo en epoko de Renesanco.