Jan Eskymo Welzl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan Welzl)
Jan Eskymo Welzl
Persona informo
Naskonomo Jan Velcl
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1868 (1868-08-15)
en Zábřeh
Morto 19-an de septembro 1948 (1948-09-19) (80-jaraĝa)
en Dawson
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkisto • polusa esploristo • esploristo • mondovojaĝisto • rakontanto
TTT
Retejo http://www.eskymo-welzl.cz/
vdr

Jan Eskymo WELZL, naskonome Jan Welzl (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1868 en Zábřeh, Ĉeĥio - mortis 19-an de septembro 1948 en Dawson City, Jukonio, Kanado) laŭ siaj vortoj "ĉeĥo de moravia nacieco" estis vojaĝisto, aventurulo, ĉasisto, orfosisto, estro de eskimoj kaj la plej supera juĝisto en Nova Siberio kaj rakontisto indikita kiel verkisto. Li estas ankaŭ konata sub pseŭdonomo Arctic Bismarck.

Welzl aperis en Eŭropo neatendite kiel stranga persono sen dokumentoj, kiu eĉ ne sciis, ke antaŭneloge furiozis la unua mondmilito. Kiam la oficoj komprenis, ke li estas ĉeĥo, kiu travivis tri jardekojn inter eskimoj, oni sendis lin al Ĉeĥoslovakio. Li parolis iom strangan ĉeĥan lingvon, moravian dialekton traplektitan per anglismoj kaj alilingvaj elementoj.

Rimarkis lin ĉeĥaj ĵurnalistoj kaj verkistoj Rudolf Těsnohlídek, Edvard Valenta kaj Bedřich Golombek, al kiuj li rakontis siajn travivaĵojn. Tiuj prilaboris liajn aventurojn en libroj Eskimo Welzl, Tridek jarojn en la Ora Nordo, Laŭ spuroj de polusaj trezoroj, Glaciaj rakontoj kaj Problemoj de la eskima gentestro en Eŭropo. La libron Tridek jarojn en la Ora Nordo tradukis Moraviaj Esperanto-Pioniroj (1934). La libro estis siatempe tre populara kaj Reto Rossetti ĝin kalkulas al plej bonaj tradukoj en Esperanto.

Laŭ li Karel Čapek kreis figuron de kapitano Jan van Toĥ en romano Milito kontraŭ Salamandroj. En 1996 la ĉeĥa televido kreis filmon Manĝanto de ursoj, en kiu rolis kiel Jan Welzl la populara slovaka aktoro Július Satinský.

La 29-an de novembro 1928 akceptis lin prezidento Tomáš Garrigue Masaryk. En 1932 akiris la libro „Tridek jarojn en la Ora Nordo“ usonan literaturan premion de 10 mil dolaroj, el kiuj Wezl ricevis eĉ ne unu dolaron. Omaĝe al li estis nomita la planedeto 15425 Welzl malkovrita la 24-an de septembro 1998.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Těsnohlídek laŭ notlibro kaj leteroj de Welzl: Paměti českého polárního lovce a zlatokopa, (Memoroj de la ĉeĥa polusa ĉasisto kaj orfosisto, 1928)
  • Bedřich Golombek, Edvard Valenta surbaze de rakontado de Jan Welzl: Třicet let na zlatém severu (Tridek jaroj en la Ora Nordo)
  • Bedřich Golombek, Edvard Valenta surbaze de rakontado de Jan Welzl: Po stopách polárních pokladů (Laŭ spuroj de polusaj trezoroj)
  • Bedřich Golombek, Edvard Valenta: Trampoty eskymáckého náčelníka v Evropě (Problemoj de la eskima gentestro en Eŭropo)
  • Bedřich Golombek, Edvard Valenta surbaze de rakontado de Jan Welzl: Ledové povídky Eskymo Welzla (Glaciaj rakontoj de Eskimo Welzl)
  • Rudolf Krejčí: Cesta kolem světa 1893-1898 (Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo 1893-1898)
  • Petr Sís, Podivuhodný příběh Eskymo Welzla (Mirinda historieto de Eskimo Welzl)
  • Svatava Morávková, Anna Nováková, Čtení o neobyčejných cestách Jana Eskymo Welzla (Legaĵo pri eksterordinaraj vojaĝoj de Jan Eskimo Welzl)
  • Jan Welzl, Hrdinové ledového moře (Herooj de la glacia maro)
  • Jaroslav Vecka, Tulák z pohledu trampa (Vagabondo el la vidpunkto de trampo)
  • O hledači absolutní svobody (Pri serĉanto de absoluta libereco)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.