Jan Willem Minke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Willem Minke
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1896 (1896-06-05)
Morto 16-an de aprilo 1967 (1967-04-16) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • kontoristo
vdr

Jan Willem Minke (naskiĝis la 5-an de junio 1896 en Amsterdamo, mortis la 16-an de aprilo 1967 en Amsterdamo) estis nederlanda kontoristo kaj esperantisto de novembro 1926. Li estis estrarano de Ni volas Lumen (amsterdama sekctio II de Federacio de Laboristaj Esperantistoj) inter 1927 kaj 1932, regiona peranto de Sennacieca Asocio Tutmonda inter 1931 kaj 1933, kaj kunaŭtoro de Esperanto-lernolibro.

Minke estis la filo de Jan Minke kaj Maria Vos. Jan Willem Minke edziĝis kun Maria Catharina de Vos la 8-an de aprilo 1920. Ili ambaŭ estis kontoristoj.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • J. W. Minke kaj aliaj, Paŝo post Paŝo: Esperanto leerboek voor allen: 1e deel (Bussum 1933) 148 paĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Huwelijk met Jan Willem Minke, Noord-Hollands Archief (1920)