Jan Wolkers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Wolkers en 1995

Jan Hendrik Wolkers (26-a de oktobro 192519-a de oktobro 2007) [1] estis nederlanda verkisto, skulptisto kaj pentristo. Li naskiĝis en Oegstgeest. En la literaturo de post la dua mondmilito oni konsideras lin kiel unu el la "Granda Kvaropo" kune kun Willem Frederik Hermans, Harry Mulisch kaj Gerard Reve (la lastaj verkistoj estas ankaŭ konataj kiel la "Granda Triopo"). Li disfamiĝis dum la 1960-aj jaroj ĉefe pro la trafe direktaj priskriboj de seksumado. Kvankam pliposte oni rekonis lin pli pro la alloga kaj originala stilo ol pro liaj problemoj kun la konservativa socio dum pli frua periodo. De lia novelo Turks Fruit (Lukumo) 1969 oni faris ankaŭ sukcesan filmon, kaj tradukis ĝin al dek diversaj lingvoj. En 1982, li rifuzis akcepti la Constantijn Huygenspremion, kaj la P. C. Hooftpremion en 1989.

Wolkers loĝis ekde 1980 ĝis sia morto, sur la insulo Texel. Nombro da liaj skulptaĵoj en Nederlando fariĝis celo por vandalismo, probable pro lia uzo de vitro kiel konstrua materialo. Kelkaj ekzemploj estas la Auschwitz-monumento en Amsterdamo kaj la monumento sur la Digo ĉe Ceres sur Texel. Kiel reago al la detruo de la monumento en 2003, Wolkers anoncis ke li uzos malpli da vitro kaj pli da ŝtalo por tiaj monumentoj en la estonteco. La Jac. P. Thijsse monumento en la akvo de Elemert sur Texel ja enhavas pli da ŝtalo, sed vitro ankoraŭ estas substanca parto de lia artaĵo.

Wolkers mortis la 19-an de oktobro 2007, en aĝo de 81, en sia hejmo sur Texel. Li estis kremaciita en Amsterdamo je "De Nieuwe Ooster" tombejo.

Bibliografio

  • 1961 Serpentina's Petticoat/Subjupo de Serpentina (rakontoj)
  • 1962 Kort Amerikaans/Broshararo (novelo)
  • 1963 Gesponnen suiker/Sukervato (rakontoj)
  • 1963 De Babel/La Babelo (ludo)
  • 1963 Een roos van vlees/Rozo el karno (novelo)
  • 1964 De hond met de blauwe tong/ La hundo kun la blua lango (rakontoj)
  • 1965 Terug naar Oegstgeest/Returnen al Oestgeest (aŭtobiografia novelo) (filmita fare de Theo van Gogh)
  • 1967 Horrible Tango/Abomeninda Tango (novelo)
  • 1969 Turks Fruit/Lukumo (novelo) (filmita kun la aktoroj Rutger Hauer kaj Monique van de Ven, reĝisorita de Paul Verhoeven)
  • 1971 Groeten van Rottumerplaat/Salutoj de Rottumerplaat (aŭtobiografia dokumenta filmo)
  • 1971 Werkkleding/Laborvestaro (aŭtobiografia documenta filmo)
  • 1974 De walgvogel/La Dido (novelo)
  • 1975 Dominee met strooien hoed/Pastoro kun pajla ĉapelo (novelo)
  • 1977 De Kus/La Kiso (novelo)
  • 1979 De doodshoofdvlinder/La atroposo (novelo)
  • 1980 De perzik van onsterfelijkheid/La persiko de senmorteco (novelo)
  • 1981 Alle verhalen/Ĉiuj rakontoj
  • 1981 Brandende liefde/Brulanta amo (novelo)
  • 1982 De junival/La junia kaptilo (novelo)
  • 1983 Gifsla/Venena laktuko (romano)
  • 1984 De onverbiddelijke tijd/La senkompata tempo (romano)
  • 1985 22 sprookjes, verhalen en fabels/22 fabeloj, rakontoj kaj fabloj
  • 1988 Kunstfruit en andere verhalen/Artefarita fruktaro kaj aliaj rakontoj
  • 1989 Jeugd jaagt voorbij/Junuleco preterrapidas
  • 1991 Tarzan in Arles/Tarzano en Arles (eseoj)
  • 1991 Wat wij zien en horen/Kion ni vidas kaj aŭdas (rakontoj, kune kun Bob kaj Tom Wolkers)
  • 1994 Rembrandt in Rommeldam/Rembranto en Rommeldam (eseoj)
  • 1995 Zwarte Bevrijding/Nigra Liberigo (librosemajna eseo)
  • 1996 Icarus en de vliegende tering/Ikaro kaj la fluganta ftizo
  • 1997 Mondriaan op Mauritius/Mondriano sur Maŭricio (eseoj)
  • 1998 Het kruipend gedeelte des aardbodems/La rampanta parto de la tergrundo (parolado)
  • 1999 Omringd door zee/Ĉirkaŭita de la maro (kolumnoj)
  • 1999 De spiegel van Rembrandt/La spegulo de Rembranto
  • 2005 Zomerhitte/Sumera varmego (librosemajna fordonaĵo)
  • 2005 Dagboek 1974/Taglibro 1974
  • 2006 2 Texel: Drummers Double Bill & Jan Wolkers (KD - muziko kaj parolado - Drummers Double Bill)
  • 2007 De ladder naar lust/La eskalo al volupto (diktaĵo, verkita por la "Granda Diktaĵo de la Nederlanda Lingvo" 2007)