Jan Zemek (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jan Zemek

Jan ZEMEK (1895-1960) estis ĉeĥa veterano de Esperanto, kavaliro de arĝenta jubilea stelo n-ro 231. Kiel fervojisto li regule partoprenadis Esperanto-kongresojn kaj kontaktis ĉiujn eminentulojn de tiu periodo (Privat, Schwartz, Cseh, Greta Garbo, Tagore, ankaŭ Zamenhof). Ŝajne ordinara, tamen unika homo, li estis de siaj Hindaj amikoj feste dekla-rita "unusola blanka bramano". La ĉefa inspirinto de poetino Eli Urbanová, por kiu li, kvankam multe pli aĝa, signifis kulminon de ia vivo. Ŝi dediĉis al li plurajn ĉapitrojn en Hetajro dancas kaj poemon Imagu, tigro!