Jan de Weryha-Wysoczański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arto > Skulptarto > Jan de Weryha-Wysoczański


Jan de Weryha-Wysoczański (naskiĝis 1950) estas pola skulptisto.

Li naskiĝis en Gdansko, kie li studis skulptarton. Ekde 1976 li vivtenas sin de la arto, kaj ekde 1981 li vivas en Hamburgo.

Jan de Weryha-Wysoczański dum sia laboro uzas kaj priesploras lignon. Li koncentriĝas al la strukturo kaj la kerno de tiu ĉi materialo, akompanate de la problemo, kiomgrade la artisto rajtas prilabori la materialon, sen ke ĝi perdu sian identecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]