Jan van Riebeeck
El Vikipedio
| Jan Anthoniszoon van Riebeeck | |
|---|---|
![]() fondinto de Kaburbo |
|
| Naskiĝo | 16-a de aprilo 1619 en Culemborg, Nederlando |
| Morto | 18-a de januaro 1677 en Batavia (Ĝakarto) |
| Portalo pri Homoj | |
Jan Anthoniszoon van RIEBEECK (afrikanse: jɑn ɑnˈtʊə̯nəsʊə̯n fɑnˈribiə̯k, jɑn ɑnˈtʊə̯nəsʊə̯n fɑ̃ˈribiə̯k); naskiĝis la 16-an de aprilo 1619 en Culemborg, Nederlando; mortis la 18-an de januaro 1677 en Batavia, la nuntempa Ĝakarto) estis nederlanda surŝipa kuracisto, komercisto, fondinto kaj unua administranto de la kaba kolonio en Sudafriko.
Van Riebeeck laboris unue (de 1639 ĝis 1648) kiel kuracisto („chirurgijn“ = kirurgo: en Nederlando oni nomis tiel ĝis ĉ. 1800 kuraciston, ĉar pro mankaj fakuloj, li devis ankaŭ fari operaciojn) en Orientazio, interalie sur Dejima en Japanio.
