Jana Tichá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jana Tichá
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1965 (1965-05-06) (58-jaraĝa)
en České Budějovice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Universitato de Ekonomiko ĉe Prago
Familio
Edz(in)o Miloš Tichý
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr
Jana Tichá kun ŝia edzo Miloš Tichý

Jana TICHÁ estas ĉeĥa astronomino naskita en 1965.

Ŝi studis en la Altlernejo pri Ekonomiko de Prago, de kie ŝi ricevis diplomon en 1987.

En 1992 ŝi fariĝis direktorino de la Observatorio Kleť, proksime de České Budějovice. Ŝi fakiĝis en la malkovro de asteroidoj kaj kometoj, precipe la apudteraj objektoj. Ŝi estas prezidentino de la Komitato pri la Nomenklaturo de la Malgrandaj Korpoj (CSBN)[1] de la Internacia Astronomia Unio, kiu responsas pri aprobi la nomojn de la asteroidoj.

Ŝi laboras en la Observatorio Kleť, elde kie ŝi malkovris, laŭ la Minor Planet Center, 94 asteroidojn[2] sole aŭ en kunlaboro kun sia edzo Miloš Tichý.

Ŝi estas ankaŭ konata en sia lando pro sia aktiveco en scienca popularigo : ŝi estas unu el la ĉefaj kontribuantoj ĉe la ĉeĥaj interretaj paĝaroj pri asteroidoj kaj kometoj[3].

La asteroido 5757 Tichá[4] estis nomita en ŝia honoro ; la asteroido 8307 Peltan[5] ricevis ŝian naskiĝan nomon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]