Jane Addams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Addams
Nobel-premiito
usona politika aktivulino
usona politika aktivulino
Persona informo
Naskonomo Laura Jane Addams
Naskiĝo 6-a de septembro 1860
en Cedarville, Ilinojo, Usono
Morto 21-an de majo 1935
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Mortokialo kancero
Tombo Cedarville Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Rockford University
Subskribo Jane Addams
Familio
Patro John H. Addams
Frat(in)o Alice Haldeman
Edz(in)o
Okupo
Okupo ĵurnalistofilozofoverkisto • socia laboristo • aktivisto pri virinaj rajtoj • aŭtobiografo • socia reformisto • socia kritikisto • sufrageto • pacaktivisto • homrajta aktivulo • politikteoriisto • sociologo
vdr

Jane ADDAMS (6-an de septembro 1860, Cedarville, Ilinojo, Usono21-an de majo 1935, Ĉikago, Ilinojo) estis usona socia reformisto kaj pacifisto, kiu ricevis Nobel-premion pri paco en 1931, divide kun Nicholas Murray Butler. Ŝi estas konata ankaŭ kiel fondinto de la ĉikaga Hull House, unua Popola domo en Norda Ameriko.

Ŝi diplomiĝis en 1881 en la Rockford College, poste plustudis en la filadelfia Virina Medicina Universitato (Woman's Medical College), sed ŝia malsano malboniĝis tiel, ke ŝi invalidiĝis por du jaroj. Post tio, ŝi traveturis Eŭropon (1883–1885, 1887–1888) kaj vizitis inter alie la popolan domon Toynbee Hall (fondita en 1884) en la industria kvartalo London Whitechapel. Kiam ŝi reveturis en la Usonon – kun kunveturanto Ellen Gates Starr – ili decidis krei ion similan. Ili organizis en laborista kvartalo de Ĉikago la tiutempe malplenan rezidejon de Charles Hull (konstruita en 1856) kaj ili nomumis ĝin al Hull House kaj enloĝis la 18-an de septembro 1889. La komunumo konsistis baldaŭ el 13 konstruaĵoj kaj ludĝardeno. Al ĝi apartenis ankaŭ tendumejo ĉe la bordo de Ĝeneva Lago, Viskonsino. Multaj sociaj aktivistoj kaj reformistoj – ekz. Julia Lathrop, Florence Kelley, Grace kaj Edith Abbott – vivis iom en Hull House. (Plimulto de la konstruaĵoj estis malkonstruitaj en 1963, sed la Hull-rezidejo restis je estimo al Jane Addams.)

Ŝi estis elektita en 1910 al prezidanto de la Nacia Konferenco de la Sociala Laboro (National Conference of Social Work). Ŝi aktive agadis en 1912 en la Progresiva Partio (Progressive Party) por prezidanteco de Theodore Roosevelt.

Ŝi prezidis en 1915 en Hago en kunsido de la Internacia Virina Kongreso, en kiu oni fondis la Internacian Ligon de la Virinoj por la Paco kaj Libereco.

Verkoj

  • Democracy and Social Ethics (1902)
  • Newer Ideals of Peace (1907)
  • Twenty years at Hull House (1910)
  • The Second Twenty Years at Hull House (1930).

Ŝablono:LigoLeginda