Jane Baird

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Baird
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1874 (1874-11-30)
Morto 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jane BAIRDJohanino Baird (mortis en 1960 kiel 85-jara en Edinburgo) estis pionirino de Esperanto en Skotlando.

Fraŭlino Jane Baird estis ano de la Lingva Komitato, ano de la L.K.K. por UK 1926 en Edinburgo , kaj unu el la tri kompilantoj de la Edinburgh Esperanto Dictionary, de kiu ĝis ŝia forpaso pli ol cent mil ekzempleroj disvendiĝis en angla-parolantaj landoj. Ŝi estis unu el la britaj reprezentantoj ĉe la Eduka Kongreso sub aŭspicio de la Ligo de Nacioj, ĉe la Mondkonferenco de Edukado en Ĝenevo en 1929, kaj oficiale reprezentis la Edukan Instituton de Skotlando ĉe la UK 1929 en Budapeŝto.