Jane Sutherland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Sutherland
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1853 (1853-12-26)
en Novjorko
Morto 25-an de julio 1928 (1928-07-25) (74-jaraĝa)
en Melburno
Tombo Box Hill Cemetery
Ŝtataneco Aŭstralio
Familio
Patro George Sutherland
Patrino Jane Sutherland
Frat(in)oj Alexander Sutherland • George Sutherland • William Sutherland
Parencoj Margaret Sutherland
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Obstruction

Jane SUTHERLAND (n. la 26-an de decembro 1853 - m. la 25-an de julio 1928) estis aŭstralia pejzaĝpentristo kaj pioniro de la liberaera pentradmovado en tiu lando. Ŝi cetere famiĝis kiel defendanto de profesiaj virinaj artistoj. Ŝi lernis pentradon per kursoj de pluraj famaj majstroj kiel Frederick McCubbin, Eugene von Guerard kaj George Folingsby.

Sutherland apartenis al grupo da pentristoj en Melburno, kiuj pli volonte plenumis verkojn ekster siaj atelieroj. Ŝi interalie pentris pejzaĝojn de la regionoj ĉirkaŭ Alphington, Templestowe kaj Box Hill en Viktorio.

Sutherland estis unu el la artinstruistoj de pentristino Florence Fuller.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]